José Joaquín Fernández de Lizardi
José Joaquín Fernández de Lizardi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 15-an de novembro 1776 en Meksikurbo, Nova Hispanio | |
Morto | 21-an de junio 1827 (50-jaraĝa) en Meksikurbo | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Tuberkulozo vd | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Meksiko vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto verkisto poeto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | The Mangy Parrot vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
José Joaquín FERNÁNDEZ de Lizardi (Meksikurbo, 15-a de Novembro 1776 - samloke, 21-a de Junio 1827), konata ankaŭ kiel El Pensador Mexicano (La meksika penuslo), estis verkisto de Nova Hispanio (Meksiko), aŭtoro de la romano El Periquillo Sarniento.
Lia verkaro estis samtempe politika, literatura, ĵurnalista, psikologia, historiografia kaj lingvistika. Li estis la unua romanisto de Ameriko, kiam li kreis en 1816 la didaktikan kaj kompleksan verkon El Periquillo Sarniento. Por la fakuloj de la lingvoscienco, de la dialektologio, de la sociolingvistiko, de la pedagogio, estas interesa konsideri la lertecon de tiu verkisto por priskribi la vivon kaj la pitoreskajn kutimojn de la lasta epoko de Nova Hispanio, kaj samtempe inkludi moralismajn kaj edukajn celojn. Fernández de Lizardi rekreas la popolan lingvaĵon, la ĵargonon de studentoj, la parolmanieron de advokatoj kaj kuracistoj, la kaŝparolon de ludistoj, ŝtelistoj, krimetuloj ĝenerale, la dialektojn de indiĝenoj, la vortotrezora varieco de kuirarto, de trinkaĵoj kaj vestoj. Legendoj, superstiĉoj, tabuoj kaj popola parolmaniero en lia verko estas de valorega helpo por tiuj kiuj interesiĝas por la folkloro.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- El Pensador Mexicano (1812), gazeto.
- El Periquillo Sarniento (1816).
- La Quijotita y su prima (1818).
- Noches tristes y día alegre (membiografio, 1818).
- Vida y hechos del famoso caballero Don Catrín de la Fachenda (1832).
- El triste de Altamirano (1822).