Jozefa Ernstné Kaiser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jozefa Ernstné Kaiser
Litografiaĵo de Miklós Barabás pri Jozefa Ernstné Kaiser (1856)
Litografiaĵo de Miklós Barabás pri Jozefa Ernstné Kaiser (1856)
Persona informo
Naskonomo Kaiser Jozefa
Naskiĝo 1827
en Hungario Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 11-an de julio 1873
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco HungarioAŭstra imperio
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Jozefa Ernstné Kaiser [kajzer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ernstné Kaiser Jozefa estis hungara operkantisto, (koloratursoprano). Ŝia origina familia nomo estis Kaiser, post la geedziĝo ŝi prenis ankaŭ Ernst. Ŝia filo estis Heinrich Ernst.

Jozefa Kaiser[1][2] naskiĝis en 1827 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Košice en Slovakio), ŝi mortis la 11-an de julio 1873 en la ĵus fondita Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jozefa Kaiser ricevis sian edukadon supozeble en Pest (urbo), kie ŝi kelkfoje kantis en koncertoj. Ŝi komencis sian scenejan karieron en 1839 en la Hungara Teatro en Kassa. En la teatra jaro 1844 ŝi venis al la Viena Kortega Operejo, kie ŝi ricevis nur pli malgrandajn rolojn, sed en la sekva jaro ŝi estis la unua kantisto en la Germana Teatro (Pest). Ŝiaj sekvaj teatraj stacioj estis Dresdeno, Lepsiko kaj Majenco (1846), denove en Vieno (1847), germana teatro de Prago (1848-1851). Ŝi hejmenvenis kaj ŝi havis sukcesojn en Nacia Teatro de Pest inter 1851-1860, poste ŝi aliĝis al teatra trupo de Mihály Havi. Ekde 1867 ŝi kantis nur en koncertoj. Ŝi edziniĝis kaj naskis filon en 1846 en Dresdeno. Ŝi mortis pro ĥolero.

Ŝia repertuaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]