Juan Bautista Topete
Juan Bautista TOPETE y Carballo (San Andrés Tuxtla, Nova Hispanio, 24-a de majo 1821 - Madrido, 27-a de oktobro 1885) estis hispana maristo, militisto kaj politikisto, vicadmiralo de la Hispania mararmeo, por kiu li batalis ekzemple en la milito kontraŭ sudamerikaj landoj de Pacifiko (1865-1866).
Politike li ludis gravan rolon en la Revolucio de 1868. Li estis ministro en diversaj okazoj kaj ĉefministro provizore trifoje: nome inter la 25a de aŭgusto kaj la 21a de septembro 1869; inter la 27a de decembro 1870 kaj la 4a de januaro 1871; kaj inter la 26a de majo kaj la 5a de junio 1872.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis en Meksiko kaj pasigis infanaĝon en Havano, kie la patro postenis kiel mararmea oficiro. Ankaŭ du fratoj de Juan Bautista estis mararmeaj oficiroj kaj li mem eniris en la mararmeo estante nur 15-jaraĝa nome en 1836. Inter 1836 kaj 1839 navigis ĉe Kubo en batalado kontraŭ armilkontrabando kaj sklavkomerco. Iom malsana li venis al Santandero en 1839 kaj en 1840 navigis en Mediteraneo. Komence de 1841 li revenis en Kubon kaj en 1846 li postenis en Portoriko. En 1847 kubaj independistoj negocadis kun Usono kaj Topete denove devas batali kontraŭ armilkontrabando. En 1849 denove pro malsanaj tialoj li revenis al Mediteraneo. Tiukadre li partoprenis en 1849 en ekspedicio de naŭ militŝipoj aliance kun aliaj katolikaj landoj helpe de minacata Papa Ŝtato, sed finfine ne okazis batalo.
En 1851 kaj 1852 li navigis inter Kubo kaj Hispanio. En 1853 kaj 1854 kreskiĝis la sendependigaj klopodoj. En 1859 li estis sendita al la milito kontraŭ Rif en norda Maroko, kie li partoprenis en blokado. En 1863 li duelis persabre kontraŭ la konservativa poeto Ramón de Campoamor defende de la honoro de mararmeaj oficiroj; tamen venkis Campoamor. Ekde 1864 li batalis en la milito kontraŭ sudamerikaj landoj de Pacifiko (1865-1866) ĉefe ĉe Peruo kaj Ĉilio.
Revolucio de 1868
[redakti | redakti fonton]Malkontenta pri registara decido nuligi buĝeton por konstrui militŝipojn, li aktive partoprenis en la Revolucio de 1868 ekde septembro aliance kun Juan Prim, Francisco Serrano, Domingo Dulce, Ramón Nouvillas, Rafael Primo de Rivera kaj Antonio Caballero de Rodas. Tiukadre la 17a de septembro, sur la kirasfregato Zaragoza, ĉe la golfeto de Kadizo, li subskribis la unuan proklamon de la Revolucio de 1868 direktita al la lokanoj. Je alveno de Prim, topete ribelis la tutan floton kaj sendis vaporŝipon al Kanarioj kie estis ekzilitaj aliaj revoluciaj oficiroj. Sekvis nova proklamo direktita al la tuta lando kaj aliĝo de la tuta floto de Mediteraneo kaj diversaj lokoj en la sudo de la lando. Prim arigis armeon kaj direktis sin al Madrido. Survoje okazis venko en la batalo de Alcolea la 28an de septembro 1868 kontraŭ la reĝa armeo. Topete, male al Prim, ne deziris eltronigo de lareĝino, se estis konvinkita se oni proklamu reĝo Antonio de Orleans, duko de Montpensier; sed tiu mortigis duele progresisman infanton Henriko de Burbono, kio nuligis la kandidatecon de Montpensier.
Ĉiuokaze alveninte al Madrido, Topete populariĝis kaj estis nomumita Marministro en la Provizora Registaro (1868-1869) kaj Ministro pri Kolonioj kaj Milito en la sekva registaro (1869-1870). Tiukadre li plifortigis la situacion de la Mararmeo kaj la instruadon por mararmeanoj.
Amadeo de Savojo
[redakti | redakti fonton]La 26an de novembro 1870 la parlamento elektis por reĝo la kandidatecon de Amadeo de Savojo, kaj ne de la duko de Montpensier, pro kio Topete demisiis, sed la 27an de decembro Prim suferis atencon kaj pro la vundoj li mortis tri tagojn poste. En tiu kunteksto Topete iĝis provizora ĉefministro ĝis la 4a de januaro 1871. Tiukadre li ricevis la nova reĝon en Cartagena. Baldaŭ poste, li montris simpation al la plej konservativaj tendencoj de la pli dekstra Konstitucia Partio. Li estis Ministro pri Kolonioj dum la registaro de Práxedes Mateo Sagasta (1871-1872), kaj plue estis priokupita pri la situacio en Kubo. Poste li arde opoziciis politike kontraŭ la tendencoj de la radikaloj de la Demokrata Partio, ĉefe kunlabore per la gazetoj El Debate kaj El Gobierno.
Li estis denove nomumita Marministro ĉe la ministraro de Sagasta en 1872; kiam la Prezidanto iĝis Serrano, li plue restis en sia Ministerio.
La Unua Respubliko kaj Restaŭro
[redakti | redakti fonton]Post la tumultaj tagoj de la proklamo de la Unua Hispana Respubliko la 11an de februaro 1873, kaj ioma retiriĝo, la 3an de januaro 1874 formiĝis nova registaro de la Respubliko estrita de lia iama kolego la generalo Serrano. Topete iĝis denove Marministro. Je la pliardiĝo de la Tria Karlisma Milito estante ankoraŭ Marministro, li batalis norde estre de mararmeaj batalionoj kaj tiukadre li konkeris altaĵojn de Abanto kaj Somorrostro. Reveninta al Madrido, li trafis novan registaron estrita de Sagasta, kaj li jam ne plu estis ministro.
La militista insurekcio de Sagunto restaŭris la Burbonojn en la Hispana monarkio per la figuro de Alfonso la 12-a, kion li dekomence ne akceptis, decidis ĉesi sian militistan karieron, sed tio ne estis akceptita kaj kompense li ricevis honorojn ĝis sia morto en Madrido en 1885, estante 64-jaraĝa.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Cervera Pery, José (1995). Juan Bautista Topete: Un Almirante para una Revolución. Madrid, Ministerio de Defensa. ISBN 84-7823-434-9.
- González de Canales, Fernando, kaj Estrada Giménez, Rafael (2000). Catálogo de Pinturas del Museo Naval. Madrid, Ministerio de Defensa. ISBN 84-7823-663-5.
- Lledo Calabuig, José (1997). Buques de vapor de la Armada Española, del vapor de ruedas a la fragata acorazada (1834-1885). Madrid, Aqualarga. ISBN 84-88959-64-8.
- López Cordón, María Victoria (1976). La Revolución de 1868 y la República. Madrid, Siglo XXI.
- Novo Colson, Pedro de (1872). Historia de la Guerra de España en el Pacífico. Madrid.
- Pirala, Antonio (1984). Historia de la guerra civil y de los partidos Liberal y Carlista. Madrid, Turner. ISBN 84-7506-138-9.
- (1928). Enciclopedia Universal Ilustrada Europeo Americana. Madrid, Espasa.