Juan Chabás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Chabás
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 1910 (1910-09-10)
en Denia
Morto 29-an de oktobro 1954 (1954-10-29) (44-jaraĝa)
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Maldekstro Respublikista vd
Familio
Edz(in)o Simone Téry vd
Amkunulo Carmen Ruiz Moragas vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juan CHABÁS Martí (Denia, 8-a de septembro 1900 - Havano, 29-a de oktobro 1954) estis hispana verkisto, kritikisto kaj historiisto de literaturo apartenanta al la generacio de la 27-a.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li gradiĝis en Juro kaj doktoriĝis en Filozofio kaj Beletroj en la Universitato de Madrido. Li ekverkis en gazetoj kiel España, Índice, Horizonte (kiun li fondis kun Pedro Garfias kaj José Rivas Panedas), Vltra, kaj aliaj. Li partoprenis aktive en la omaĝo en la Ateneo de Sevilo al Luis de Góngora de 1927 kaj estis kunlaboranto dum la 1920-aj jaroj de revuoj kiel Alfar, de Korunjo, la literatura suplemento de La Verdad, de Murcio, La Gaceta Literaria, Revista de Occidente, kaj en ĵurnalo kiel La Libertad kaj Diario de Barcelona. Fine de la 1920-aj jaroj li ekhavis longan amaferon kun la aktorino Carmen Ruiz Moragas (kiu antaŭe estis edzino de la toreisto Rodolfo Gaona kaj poste amatino de la reĝo Alfonso la 13-a), kiu daŭris ĝis ŝia morto unu monaton antaŭ la komenco de la Hispana Enlanda Milito.

Li estis instruisto en la Universitato de Ĝenovo kaj kunlaboranto de la Centro de Estudios Históricos de Madrido. Li estis elpelita el Italio pro siaj kronikoj por la ĵurnalo La Libertad[2] kaj de tiu sperto rezultis lia eseo Italia fascista (Política y literatura), publikigita en 1928. Li aliĝis unue al respublikisma partio kaj poste al la komunista. Li servis en la milito, pro kio li devis ekziliĝi; unue en Francion kaj poste en la Dominika Respubliko kaj Venezuelo, kaj finfine en Kubo.

Li edziĝis ankoraŭ en la dummilita Madrido kun Simone Téry ratife en junio 1939 en Francio. Ŝi estis ĵurnalistino de la komunista gazeto L'Humanité kaj aŭtorino de “Front de la liberté” /París, 1938) kaj Aquí el alba comienza (México, 1944).[3] Posteriormente, Chabás havis rilaton kun la kantistino Lydia de Rivera.[4] En 1947 li instruis pri tiutempa hispana poezio en la somera universitato de Havano; tie li ekkonis tiun kiu estos lia lasta edzino, la doktorino pri kemio Aída Valls Fernández, al kiu li edziĝis la 11an de decembro 1947 en Karakaso.​ Ankaŭ tie li instruis. Reveninte en Kubo, li estis profesoro en la Universitato de Oriente, en Santiago de Cuba; fuĝis el subpremado fare de Batista kaj revenis al Havano, kie li mortis pro koratako la 29an de oktobro 1954.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Espejos (1919—verso—1920), Madrid, Alejandro Pueyo, 1921.
  • Ondas (inédito)
  • Árbol de ti nacido, La Habana, Lex, 1956.
  • Veinte poemas de amor y una canción dedicada, edición de Javier Pérez Bazo, Málaga, Unicaja, 1996.
  • Sueño perseguido (Antología poética), edición de Javier Pérez Bazo, Alicante, 1998.

Noveloj[redakti | redakti fonton]

  • Sin velas, desvelada, Barcelona, Gustavo Gil, 1927.
  • Puerto de sombra, Madrid, Caro Raggio, 1928. Reedición: Puerto de sombra / Agor sin fin. Fábula de ayer y de hoy, edición de Javier Pérez Bazo, Madrid, Espasa Calpe (Colección Austral), 1998.
  • Agor sin fin, Madrid, CIAP (Ediciones Ulises), 1930. Reedición: Puerto de sombra / Agor sin fin. Fábula de ayer y de hoy, edición de Javier Pérez Bazo, Madrid, Espasa Calpe (Colección Austral), 1998.
  • Fábula y vida, Santiago de Cuba, Universidad de Oriente, 1955. Javier Pérez Bazo, La Coruña, Ediciós do Castro, 2000; kaj Valencia, Biblioteca El Mundo (Las mejores obras de la Comunidad Valenciana), 2000.

Eseo[redakti | redakti fonton]

  • Italia fascista (Política y literatura), Barcelona, Mentora, 1928.
  • Vuelo y estilo, Madrid, Sociedad General Española de Librería, 1930.
  • Breve historia de la literatura española, Barcelona, Joaquín Gil editor, 1930.
  • Historia de la literatura española, Madrid/Barcelona/Valencia, Ediciones Populares Iberia, 1933.
  • Literatura española contemporánea (1898-1950), La Habana, Cultural, 1952. (Javier Pérez Bazo, Madrid, Verbum, 2001).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Javier Pérez Bazo, Juan Chabás y su tiempo. De la poética de vanguardia a la estética del compromiso, prologo de Yvan Lissorgues, Barcelona, Anthropos/Ajuntament de Dénia, 1992. ISBN 84-7658-348-6

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pérez Bazo, Javier (1992). «Juan Chabás y su tiempo: de la poética de vanguardia a la estética del compromiso». Konsultita la 17an de oktobro 2015.
  2. Pérez Bazo (1992): p. 31.
  3. Pérez Bazo (1992): p. 235. Pérez Bazo (2001): p. 97
  4. Pérez Bazo (1992): pp. 233-234.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Juan Chabás en la hispana Vikipedio.