Juhura lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La juhura (alilingve ankaŭ juhuri, judeo-tat, çuhuri, жугьури, ז׳אוּהאוּראִ) estas la tradicia lingvo de la juhuroj, la judoj de la orientaj montaro de Kaŭkazo, en Azerbajĝano kaj en Dagestano. En tiu lingvo, juhuri signifas judan kaj juhuro la judoj.

La juhura proksime parencas al la persa lingvo[1] kaj apartenas al la sud-okcident grupo de la irana branĉo de la hindeŭropa lingvaro. Ĝi proksime rilatas, sed malsamas de la parola lingvo parolata de la tatoj islamaj kaj kristanaj.

Komence de la 20-a jarcento, la juhura estis skribita per la hebrea alfabeto, poste en la 1920-aj jaroj per adaptita latina alfabeto, kaj fine per la cirila alfabeto. Antaŭ nelonge, la uzo de la hebrea alfabeto konas ioman kreskon en populareco.

La retejo Ethnologue menciis sen doni fonton, ke 101 000 homoj ankoraŭ parolas ĝin. En artikolo aperinta en Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) mencias ke oni taksas inter 20 000 kaj 50 000 kaŭkazaj judoj (Yehudej Kavkaz) kaj post la kolapso de Sovetunio en 1991, granda parto de la komunumo foriris al Israelo, kie ili nun nombras 100 000 ĝis 150 000[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Windfuhr, Gernot. The Iranian Languages. Routledge, 2009. P. 417.
  2. (eo) Filip Noubel, Montaraj judoj: rigardo al la vivo de unu el la minoritatoj en Azerbajĝano, Global Voices, la 25-an de junio 2023.