Jule Styne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jule Styne
Oskar-premiito
Persona informo
Naskonomo Julius Kerwin Stein
Naskiĝo 31-an de decembro 1905 (1905-12-31)
en Londono
Morto 20-an de septembro 1994 (1994-09-20) (88-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Etno judoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Usono vd
Profesio
Alia nomo Jule Styne vd
Okupo komponistokantoverkisto • filmkomponisto vd
Aktiva dum 1947– vd
Verkado
Verkoj Gypsy: A Musical Fable ❦
One Night Stand vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Julius Kerwin STYNE (naskiĝis la 31-an de decembro 1905 kiel Julius Kerwin Stein en Londono; mortis la 20-an de septembro 1994 en Novjorko) estis usona komponisto

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jule Styne naskiĝis kiel filo de juda familio elmigrinta el Ukrainujo, kiu post iom longa interstacio en Britujo atingis Usonon en 1912. Kiel alte talentita pri muziko la infano ricevis instruon pri pianludo kaj muzikis kun la simfoniorkestroj de Ĉikago, Detrojto kaj Sankta-Luiso. Ja pro tro malgrandaj manoj kaj pro vundado de la dekstra montrofingro li turniĝis kiel dekkelkjarulo al la distra muziko, muzikis en ĵazbandoj kaj komponis kantojn.

Ekde meze de la 1930-aj jaroj li laboris kiel kantverkisto kaj lingvoinstruisto en Holivudo. Tie lin ligis pli intima kunlaboro kun Frank Loesser kaj Sammy Cahn. Kun Cahn li kunverkis filmmuzikalojn, i. a. kun Frank Sinatra. Li publikigis proksimume 1500 kantojn - por Three Coins in the Fountain el la samnoma filmo li ricevis en 1955 Oskaron.

Meze de la 1940-aj jaroj li labori ĉe la Broadway. Al la plej famaj muzikaloj, kiujn li komponis, apartenas Gypsy, Gentlemen Prefer Blondes kaj Funny Girl. Lia ĝis nun plej fama komponaĵo estas la kanto People el Funny Girl, kiu famigis Barbran Streisand.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Muzikaloj kun muziko de Jule Styne[redakti | redakti fonton]

  • 1947: High Button Shoes - 727 prezentadoj ĝis 1949
  • 1949: Gentlemen Prefer Blondes - 740 prezentadoj ĝis 1951
  • 1951: Two on the Aisle
  • 1953: Hazel Flagg - libreto: Ben Hecht
  • 1956: Bells Are Ringing - Regie: Jerome Robbins - 924 prezentadoj ĝis 1959
  • 1958: Say, Darling
  • 1959: Gypsy - reĝio: Jerome Robbins (kun Ethel Merman kaj Jack Klugman) - 702 prezentadoj ĝis 1961
  • 1960: Do Re Mi - 400 prezentadoj ĝis 1962
  • 1961: Subways Are For Sleeping - kun Sydney Chaplin
  • 1964: Funny Girl - kun Sydney Chaplin und Barbra Streisand - 1.348 prezentadoj ĝis 1967
  • 1964: Fade Out, Fade In - reĝio: George Abbott
  • 1967: Halleluja, Baby - libreto: Arthur Laurents
  • 1968: Darling of the Day - kun Vincent Price
  • 1970: Look to the Lilies - reĝio: Joshua Logan
  • 1972: Sugar – laŭ la scenaro de Some Like It Hot de Billy Wilder - 505 prezentadoj ĝis 1973
  • 1974: Lorelei – iomete ŝanĝita re-prezentado de Gentlemen Prefer Blond kun Carol Channing
  • 1993: The Red Shoes - reĝio: Stanley Donen

Filmmuzikaloj[redakti | redakti fonton]

  • 1944: Step Lively
  • 1945: Anchors Aweigh
  • 1945: Tonight and Every Night
  • 1947: It Happened in Brooklyn
  • 1949: It's a Great Feeling
  • 1950: The West Point Story

Famaj kantoj[redakti | redakti fonton]

  • Let It Snow, Let it Snow, Let it Snow
  • Everything's Coming Up Roses
  • Hallelujah Baby!
  • Anchors Aweigh
  • It's Magic
  • The Party's Over
  • Diamonds Are a Girl's Best Friend (kun Leo Robin)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]