Jules Renard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jules Renard

Jules
Jules Renard

Persona informo
Plumnomo Jules Renard
Vera nomo Pierre-Jules Renard
Dato de naskiĝo 22-a de februaro 1864
Loko de naskiĝo Châlons-du-Maine
Dato de morto 22-a de majo 1910
Loko de morto Parizo
Okupo
Aĝo je morto 46
v  d  r
Information icon.svg

Jules Renard [ʒyl ʁənaʁ] (naskiĝis la 22-an de februaro 1864 en Châlons-du-Maine, mortis la 22-an de majo 1910 en Parizo; vera nomo Pierre-Jules Renard) estis franca verkisto kaj poeto

Li estis urbestro de Chitry-les-Mines je la fino de sia vivo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li hazarde naskiĝis en departemento Mayenne, tie kie lia patro laboris ĉe la konstruo de fervojlinio, kaj estis nedezirata infano. Li pasigis sian infanaĝon en Chitry-les-Mines, departemento Nièvre. Li lernis en la liceo de Nevers ĝis 1881, kaj iris Parizon por sekvi kursojn pri retoriko kaj filozofio en la liceo Charlemagne. Li trapasis sian bakalaŭrecon en 1883 sed rezignis lerni en École Normale Supérieure.

Li multe legis kaj frekventis la literaturajn kafejojn; li amikiĝis kun Alfred Capus kaj Lucien Guitry. En 1885 li komencis verki "Crime de village" (krimo en vilaĝo); la saman jaron li faris sian militservon en Bourges. En 1887 li komencis verki "Les cloportes", kiu estos eldonita nur post lia morto.

La 28-an de aprilo 1888, li edzinigis Marie Morneau. Ilia filo, Jean-François Renard, naskiĝis en 1889, kaj ilia filino Julie-Marie Renard en 1891.

En 1889 kun Alfred Vallette li kontribuis al la rekreo de la magazino Mercure de France.

Monumento al Jules Renard en Chitry-les-Mines

La 6-an de majo 1900, li estis elektita skabeno en Chaumot, (vilaĝo apud Chitry-les-Mines, en kiu li luprenis domon). Li poste forlasis Chaumot kaj fariĝis ano de la municipa konsilantaro de Chitry-les-Mines en aprilo 1904, kaj urbestro de tiu komunumo en majo 1904 kun socialista etikedo.

En 1900 li iĝis kavaliro de la Honora Legio. En 1907, li estis elektita membro de la Académie Goncourt danke al helpo de Octave Mirbeau.

Li mortis en 1910 pro arteriosklerozo, en sia pariza domo, 22 rue du Rocher.

La liceo de Nevers kie Jules Renard lernis, ricevis lian nomon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La verko de Jules Renard estas markita de lia malĝoja infanaĝo. "Poil de Carotte" (Karotharulo), titolo de lia plej fama verko, estis moknomo, kiun lia patrino donis al li. Li ĉerpis sian inspiron el la kamparo de la nievra regiono. Liaj portretoj de karakteroj estis precizaj, mokaj kaj foje kruelaj.

Li estis pacisto, kaj lia kontraŭklerikalismo klare aperas en lia teatraĵo "La Bigotte" (la Bigotino).

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Crime de village (1888)
  • Sourires pincés (1890)
  • L'Écornifleur (1892)
  • La Lanterne sourde (1893)
  • Coquecigrues (1893)
  • Deux fables sans morale (1893)
  • Le Coureur de filles (1894)
  • Histoires naturelles (1894) (france legebla sur la reto)
  • Poil de Carotte (1894) (france legebla sur la reto)
  • Le Vigneron dans sa vigne (1894)
  • La Maîtresse (1896)
  • Bucoliques (1898)
  • Les Philippe (1907)
  • Patrie (1907)
  • Mots d'écrit (1908)
  • Ragotte (1909)
  • Nos frères farouches (1909)
  • Causeries (1910) (eldonita post lia morto)
  • L'Œil clair (1913) (eldonita post lia morto)
  • Les Cloportes (1919) (eldonita post lia morto)

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La demande (1895)
  • Le plaisir de rompre (1897)
  • Le pain de ménage (1898)
  • Poil de Carotte (1900)
  • Monsieur Vernet (1903)
  • La Bigote (1909)
  • Huit jours à la campagne (1912)

Taglibro[redakti | redakti fonton]

Tradukoj en Esperanton[redakti | redakti fonton]

  • Karotkapo. Trad. div. Paris: SAT-Amikaro, 2012[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.esperanto.be/fel/but/lib/kark.php

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]