Julia Gutiérrez Caba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julia Gutiérrez Caba
Persona informo
Naskonomo Julia Gutiérrez Caba
Naskiĝo 20-an de oktobro 1928 (1928-10-20) (95-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Patro Emilio Gutiérrez Esteban vd
Patrino Irene Caba Alba vd
Gefratoj Emilio Gutiérrez Caba • Irene Gutiérrez Caba vd
Edz(in)o Manuel Collado Álvarez vd
Parencoj Julia Caba Alba vd
Profesio
Okupo aktoro vd
Aktiva dum 1951– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Julia GUTIÉRREZ Caba (Madrido, 20a de oktobro 1928) estas hispana aktorino.​

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi devenas el familio de granda spektakla tradicio: filino de geaktoroj Emilio Gutiérrez kaj Irene Caba Alba, nepino de Irene Alba, nevino de Julia Caba Alba kaj fratino de Irene kaj Emilio Gutiérrez Caba; ŝi estas ankaŭ onklino de la produktoro José Luis Escolar kaj praonklino de la aktorino Irene Escolar. En majo 1964 ŝi edziniĝis al teatra reĝisoro Manuel Collado Álvarez (mortinta en 2009). Ŝi debutis en teatro en 1951 per Mariquilla Terremoto, kun la Kompanio de Catalina Bárcena, kaj ŝi poste pasis al tiu de Isabel Garcés. En sekvaj jaroj ŝi iĝis fama teatra aktorino, kun verkoj kiel Las entretenidas, Petra Regalada de Antonio Gala kaj El jardín de los cerezos de Anton Ĉeĥov. En 1970 ŝi fondis sian propran kompanion kun sia edzo.

Ŝia kina debuto okazis en 1960 kun Juan Antonio Bardem en la filmo A las cinco de la tarde. Ekde tiam en kino ŝi estis preskaŭ ĉiam ligita al ludado de dramaj roloj. En 1977 ŝi apartiĝis disde kino kaj revenis nur post 20 jaroj pere de La herida luminosa de José Luis Garci. Ŝia sekva kuna filmo, nome You're the One (una historia de entonces), havigis al ŝi Goya-premion al la plej bona duaranga aktorino.

En televido ŝi debutis por Jaime de Armiñán kaj laboris ĉefe en TVE. En 1972 ŝi estis protagonisto de la serio Buenas noches, señores, en kiu ŝi ludis diferencan rolon en ĉiu epizodo. Same kiel ĉe kino, ŝi havis ankaŭ periodon de pli ol 20 jaroj ne farante televidon por centriĝis en teatra kariero. Ŝi revenis por la serioj Los Serrano (2003-2008), Águila Roja (2011-2012) kaj Estoy vivo (2017).

Kelkaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • A las cinco de la tarde (1961)
  • Diferente (1961)
  • Usted puede ser un asesino (1961)
  • Accidente 703 (1962)
  • La gran familia (1963)
  • Nunca pasa nada (1964)
  • Tiempo de amor (1964)
  • La familia y uno más (1965)
  • La frontera de Dios (1965)
  • Nuevo en esta plaza (1966)
  • Operación Plus Ultra (1966)
  • Los guardiamarinas (1967)
  • Un millón en la basura (1967)
  • Fortunata y Jacinta (1970)
  • Doña Perfecta (1977)
  • La herida luminosa (1997)
  • El color de las nubes (1997)
  • You're the One (una historia de entonces) (2000)
  • Los Serrano (2007)
  • Los ojos de Julia (2010)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Julia Gutiérrez Caba en la hispana Vikipedio.