Julius Eduard Hitzig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julius Eduard Hitzig
Julius Eduard Hitzig, bildigita de Adolph Menzel
Julius Eduard Hitzig, bildigita de Adolph Menzel
Persona informo
Julius Eduard Hitzig
Naskonomo Isaac Elias Itzig
Naskiĝo la  26-an de marto 1780(nun 1780-03-26)
en Berlino, Prusio,  Sankta Romia Imperio (Germanio)
Morto la 26-an de novembro 1849 (69‑jara)
en Berlino,  Prusio (Germanio)
Tombo Doroteurba tombejo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-HalleUniversitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo vd
Familio
Dinastio Itzig vd
Infanoj Friedrich Hitzig vd
Profesio
Alia nomo Eduard vd
Okupo Juristo, eldonisto, verkisto
Aktiva en BerlinoVarsovio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Julius Eduard HITZIG [hicik] (naskiĝinta la 26-an de marto 1780 en Berlino, mortinta la 26-an de novembro 1849 samloke) estis germana verkisto de krimistikaĵoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hitzig iĝis en 1799 aŭskultatoro ĉe la registaro de Varsovio kaj en 1804 asesoro. Kiam la regado de la Prusoj finiĝis en Varsovio (1806) li iĝis privatulo en Potsdam kaj Berlino verkadante. Li tradukis la verkon »Chimie appliquée aux arts« (1808) de Jean-Antoine Chaptal kaj fondis en 1808 en la prusia ĉefurbo magazenon eldonistan. Poste li malfermis specialan librovendejon kaj - en 1810 - legadoĉambron en kunlaboro kun universitatanoj.

En 1815 li iĝis krima konsilisto ĉe la Ĉambra tribunalo, en 1827 direktoro de ties esplorejo sed retiriĝis en 1835.

Sian famon literaturan li komencis per la verkado de la rememoroj de Zacharias Werner (1823) kaj de E. T. A. Hoffmann (1823). En 1825 li fondis la fakgazeton »Zeitschrift für die Kriminalrechtspflege in den preußischen Staaten« kaj en 1828 la gazeton »Annalen der deutschen und ausländischen Kriminalrechtspflege«, kies kontinuigon sekurigis ekde 1837 von Demme kaj post 1845 von Schletter. Krome li eldonis »Gelehrtes Berlin« (1826; nova serio en 1834 fare de Büchner). Ekde 1842 Hitzig ĉefredaktistis ĉe la en Lepsiko eldonata gazeto »Preßzeitung«. Kune kun Willibald Alexis li eldonis plurvolumaĵon pri historiaj krimaj kazoj nomita »Neuer Pitaval«. Laŭ komisio de la amiko Adalbert von Chamisso li verkis ties biografion sub la titolo »Leben und Briefe von A. v. Chamisso« (1839–40). La individuecon de Hitzig karakterizis laŭdire la templa kavaliro Robert d'Heredon en la verko »Söhne des Tals« de Werner.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 386-387, kion oni legu interrete tie ĉi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]