Julius Lott

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Julius LOTT naskiĝis en Fürstenfeld en Stirio, Aŭstrio, en la 16-a de februaro 1845 kaj mortis en 1905. En 1866 li eniris militan akademion, kie li iĝis leŭtenanto. Post milito kontraŭ Prusio li iĝis fervojisto kaj edziĝis al Ernestine Paulizza.

Li tre ŝatis lingvojn. Unue li estis volapukisto, li proponis reformojn en tiu lingvo kaj poste kreis planlingvon Mundolingue inter 1888 kaj 1890, kiam li publikigis ĝin. La reformoj proponitaj de Lott estas unu el la fontoj de Arie de Jong.

Li subtenadis ideon, ke la internacia lingvo estu esprimo de (eŭropa) homa civilizo, precipe okcidenta. Li pritaksas amplekson de ebla internacia vortaro je 10 000 radikoj, kiujn oni elektu kaj respektu por konstrui lingvon; oni do uzu materialon jam ekzistantan, ne inventante proprajn principojn. En aprilo 1893 aperis en La Esperantisto letero pri nova planlingvo proponita de Lott, en ties gazeto Le Kosmopolit. Ankaŭ L.L. Zamenhof sciis pri la agado de Lott sur la internacilingva tereno - kaj li komentis pri ĝi en siaj propraj verkoj.

En 1891 li preskaŭ seniluziigis pri sia projekto, sed libro de Alberto Liptay pri katolika lingvo kun principoj similiaj al siaj revokis lin al laboro. Li korespondis al Edgar de Wahl, Francisko Valdomiro Lorenz kaj Liptay, kiu helpis lian projekton per sugestoj. En 1892 li komencis publikigi la revuon "Le Kosmopolit", kiu daŭris ĝis 1894. Lastan version de sia projekto li aperigis en 1900.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1885. Unterrichtsbriefe für das Selbststudium der Weltsprache Volapük. Wien: Selbstverl.
  • 1887. Schleyer's Volapük. Uebungsbuch zum schnellen Erlernen dieser internationalen Verkehrssprache. Wien: Selbstverl.
  • 1888. Die Kunst die internationale Verkehrssprache „Volapük“ schnell zu erlernen. Kurzgefaßte theoret.-prakt. Anleitung Schleyer's Volapük in kürzester Zeit durch Selbstunterricht sich anzueignen. Mit zahlr. prakt. Uebungs-Aufgaben, Dialogen... Wien, Pest, Leipzig: A. Hartleben's Verlag.
  • 1888. Ist Volapük die beste und einfachste Lösung des Weltsprache-Problems? 32p., 8o. Wien.
  • 1889. Eine Compromiss-Sprache als beste und einfachste Lösung des Weltsprache-Problems. 32p., 8o. Wien.
  • 1890. Un lingua internazional: Grammatika et vokabular pro angleses, germanes, romanes, et pro kultivates de tut mond, XLVI+298p. 16o. Wien.
  • (nen dät). Grammatik der Weltsprache „Mondolingue“, herausgegeben von der Weltsprache-Gesellschaft. Deutsche Ausgabe, 35p., 8o. Leipzig.
  • 1892-1893. Le Kosmopolit: Gazette pro l amikes de un lingue universal. Publikat de l international societé del mondolingue. Leipzig.
  • 1899. Un lingue international pro le cultivat nations de tot mund: Grammatic, dialogs, letters et vocabular composit in anglian, frances, german, italian et universal lingue pro le practic application durant le exposition universal in Paris 1900, XVIII+138p. 16o. Wien.