Julián Orbón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julián Orbón
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1925 (1925-08-07)
en Avileso
Morto 21-an de majo 1991 (1991-05-21) (65-jaraĝa)
en Miamo
Tombo Avileso
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo komponisto • muzikologo • muzikinstruisto • universitata instruisto • pianistomuzikkritikisto
vdr

Julián Orbón (naskiĝinta la 7-an de aŭgusto 1925 en Avilés (Asturio), Hispanujo; mortinta la 21-an de majo 1991 en Miami) estis kuba komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Orbón ricevis unuan muzikan edukadon de sia patro, pianisto Benjamìn Orbón, kun kiu li en 1940 translokiĝis al Kubo. Tie li estis lernanto de Oscar Loirée kaj José Ardévol kaj aktivis en la grupo Renovación Musical, kiun tiuj ĉi estis fondintaj cele al la progresigo de nacia kuba muziko. Al ĉi tiu grupo apartenis interalie Harold Gramatges.

Ekde 1945 Orbón ankaŭ laboris kiel recenzisto por la revuo Alerta. En 1954 li ricevis dum la Internacia Muzikfestival en Karako la Premion Juan de Landaeta por siaj Tres versiones sinfónicas kaj lernis kadre de stipendio ĉe Aaron Copland.

En 1960 li translokiĝis al Meksiko kaj ekloĝis en 1963 en Usono, kie li profesore instruis ĉe la universitatoj de Vaŝingtono, de Miamio kaj ekde 1981 de Princtono.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Sonata Homenaje al Padre Soler
  • Canción para nuestro niño laŭ poemo de Luis de León
  • Romance de Fontefrida
  • Capricho Concertante
  • El Pregón laŭ poemo de Nicolás Guillén
  • Quinteto para clarinete y cuerda
  • Sinfonía en Do (1945)
  • Cuarteto de Cuerda (1951)
  • Tres versiones sinfónicas (1954)
  • Himnus ad Galli Cantum (1956)
  • Danzas sinfónicas (1957)
  • Concerto Grosso (1958)
  • Tres Cantigas del Rey (1960)
  • Monte Geelbré, kantato (1962)
  • Partitas 1, 2 nd 3 (1963)
  • Fantasía Tiento
  • Liturgia en tres días
  • Homenaje a la Tonadilla