Junulara Esperanto-Ligo Israela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Junulara Esperanto-Ligo Israela
landa sekcio de TEJO
Komenco 1971 vd
Lando(j) Israelo vd
Ĉefestro(j) Adam Meŝa • Amri Wandel vd
Lingvoj

Esperanto
hebrea lingvo

Retejo Oficiala retejo
Jura formo volontula asocio
vdr
naĝvespera festo en la IJK 1986

Junulara Esperanto-Ligo Israela (JELI; hebree אגודת צעירי אספרנטו בישראל, transliterige: Agudat Ceirej Esperanto Bejisrael) estas la organizaĵo kiu oficiale reprezentas la junajn esperantistojn en Israelo. Ĝi fondiĝis en 1971, kaj sekvajare iĝis landa sekcio de TEJO. Aparte vigla la asocio estis en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj: En somero 1967 la IJK estis planita en Israelo, sed pro la Sestaga milito, kiu erupciis la 5-an de junio 1967 inter Israelo sur unu flanko kaj Jordanio, Egiptio kaj Sirio sur la alia flanko, lastmomente necesis trovi novan lokon por la IJK. Tiu neceso lastmomente improvizite organizi novan kongreson kaj iom pli limiĝi al la organizaj kunvenoj de TEJO ol en aliaj kongresoj, kaŭzis la kompare malaltan nombron de partoprenantoj en la tiujara IJK. Fine JELI en Israelo tamen en 1986 sukcesis gastigi Internacian Junularan Kongreson.

La asocio estas la junulara sekcio de Esperanto-Ligo en Israelo, kies multjara prezidanto, Amri Wandel, mem estas eksa prezidanto de TEJO kaj de ties landa sekcio JELI. Laŭ la stato de marto 2012 la prezidanto de JELI estas Adam Meŝa.