Juraj Drašković

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Juraj Drašković
romkatolika ĉefepiskopo
Juraj II. Drašković.jpg
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1525 (1525-02-05)
en Bilina, Croatia
Morto 31-an de januaro 1587 (1587-01-31) (61-jara)
en Vieno
Religio katolika eklezio [#]
Familio
Patro Bartol Drašković [#]
Gefratoj Ivan I. Drašković • Gašpar Drašković [#]
Profesio
Okupo katolika sacerdoto [#]
Episkopo de Pécs
Regado 1557-1563
Episkopo de Zagrebo
Banuso de Kroatio
Ĉefepiskopo de Kalocsa
Regado 1573-
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Juraj DRAŠKOVIĆ [draŝkovitj], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo kaj ortografio Draskovich György [draŝkoviĉ djordj] estis kroata-hungara pastro, kardinalo, primaso, ĉefepiskopo, banuso. Lia nobela antaŭnomo estis trakostyáni.

Juraj Drašković [1] naskiĝis la 5-an de februaro 1525 en Kroatio en Bilina. Li mortis la 31-an de januaro 1587 en Vieno, sed li estis entombigita en Győr.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Juraj Drašković vivis en sia naskiĝloko ĝis 1527, poste pro la proksimiĝantaj turkoj li lernis laŭvice en Krakovo, Vieno, Bologna, Romo. En 1539 li pastriĝis. Hejmenveninta li atingis la rangon kanoniko, poste preposto. En 1553 li ricevis postenon en kortego de Ferdinando la 1-a (Sankta Romia Imperio). Inter 1557-1563 li estis episkopo de Pécs. Li partoprenis en Koncilio de Trento inter 1561-1563, poste li iĝis episkopo de Zagrebo kaj banuso pri Kroatio kaj Dalmatio, tial li partoprenis en defendado kontraŭ la turkaj atakoj. En 1573 li ricevis seĝon de ĉefepiskopo de Kalocsa. En la sama jaro li sukcese batalis kontraŭ kamparana ribelo. En 1585 li iĝis kardinalo. Li multe strebis por la jezuitoj, kiuj fonis en Hungarujo diversajn organizaĵojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Epistola Paraenetica, quam Georgius Drascovitius electus Episcopus Quinque Ecclesiarum, ac laudatissimi Caeseris Ferdinandi in Ungaria Consiliarius ad Diaecasonos suos dedit (1559)
  • Igen Zep Kenyw, az Kezenseges Igaz keresztyen hytnek regysege, es Igassaga mellet, mynden Eretnesegnek wysaghy ellen… (1561) - lia tradukaĵo hungaren
  • Acta et constitutiones Dioecesani synodi Jaurinensis,… ad 2. diem Aug. indictae, et per Triduum Sabariae… habitae (1579)
  • Andreas Dudith Orationes quinque in concilio Tridentino habitae… Cum appendice orationum duarum quas G. Draskowith… in eodem concilio habuit… (1743)

Fontoj[redakti | redakti fonton]