Jurij Mikolajoviĉ Ivaŝĉenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jurij Mikolajoviĉ Ivaŝĉenko
Jurij Ivaŝĉenko ĉe la Observatorio de Andruŝivka
Jurij Ivaŝĉenko ĉe la Observatorio de Andruŝivka
Jurij Ivaŝĉenko ĉe la Observatorio de Andruŝivka
Persona informo
NomoJurij Mikolajoviĉ Ivaŝĉenko
Dato de naskiĝo12-a de aprilo 1961
NaskiĝlokoAndruŝivka
Aĝo63
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUkrainio
Portalo pri Homoj
vdr

Jurij Mikolajoviĉ Ivaŝĉenko (Іващенко Юрій Миколайович ; naskiĝis la 12-an de aprilo 1961 en Andruŝivka) estas ukraina astronomo.

Lia patro estis ĵurnalisto ĉe regiona gazeto, lia patrino estis instruistino pri scienco. Ĉar li naskiĝis la tago de la unua homa kosmoflugo de Jurij Gagarin, liaj gepatroj nomis lin Jurij.

Li lernis en la Lernejo n°1 de Andruŝivka. Pasia pri astronomio ekde sia infanaĝo, li ricevis titolon en 1983 de la fakultato de fiziko, departemento pri astronomio, de la Universitato Taras Ŝevĉenko de Kievo. En 1983 - 1992 li laboris en la Ĉefa Astronomia Observatorio de la Nacia Akademio de Sciencoj de Ukrainio, kie li ricevis titolon de Kandidato de Sciencoj pri fiziko kaj matematiko. En 1992, post la dissolvo de Sovetunio, li rezignis sian akademian situacion kaj dungiĝis en aŭta vendejo de Kievo.

En 1998, li komencis konstrui sian propran observatorion, kiu ekfunkciis la 12-an de aprilo 2001 kiel Observatorio de Andruŝivka. En 2003, Jurij Ivaŝĉenko kaj siaj kolegoj malkovris siajn unuajn asteroidojn elde la observatorio.

En 2005 - 2012, la Observatorio de Andruŝivka estis inter la 20 unuaj observatorioj laŭ la nombro da observitaj asteroidoj. De 2003, pli ol 110 asteroidoj estis malkovritaj far'de ties teamo.

En junio 2014, pro la krizo de la aŭtomobila industrio en Ukrainio, li forlasis la vendan centron kaj denove fariĝis scienca esploristo ĉe la Ĉefa Astronomia Observatorio de la Nacia Akademio de Sciencoj de Ukrainio, tamen, li daŭre administris la Observatorion de Andruŝivka.

Laŭ Minor Planet Center, li malkovris 3 asteroidojn inter 2005 kaj 2010[1] kun Oleg Geraŝĉenko kaj Peter Kirilenko.

Asteroidoj malkovritaj : 3
120405 Svyatylivka 24-a de septembro 2005 kun Oleg Geraŝĉenko
(542509) 2013 EU18 30-a de oktobro 2011 kun Peter Kirilenko
(545565) 2011 QZ50 27-a de aŭgusto 2011


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Yuri Ivashchenko en la angla Vikipedio.