Just Christian Stuß

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Just Christian Stuß
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1725 (1725-06-11)
en Ilfeld
Morto 24-an de novembro 1788 (1788-11-24) (63-jaraĝa)
en Waltershausen
Alma mater Universitato de Göttingen
Okupo
Okupo instruisto
vdr

Just(us) Christian STUSS (naskiĝinta la 11-an de junio 1725 en Ilfeld, mortinta la 24-an de novembro 1788 en Waltershausen) estis germana klasika filologo, verkisto kaj animzorganto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la ilfeld-a vicrektoro Johann Heinrich Stuß li transloĝiĝis en 1728 Gotaon. Ĉar tie ekdeĵoris lia patro ĉe Ernestinum-gimnazio. Justus eĉ private instruitis fare de Friedrich Albrecht Augusti antaŭ mem iĝi lernantno ekde 1736 ĉe Ernestinum. Gravis ankaŭ la influo de Johann Michael Heusinger koncerne intereson pri la Grek-romia antikvo. Filologion krom teologio li studis ekde 1741 ĉe la Universitato de Göttingen. Danke al gepatra perado li akceptis en la filologia seminario de Johann Matthias Gesner kaj iĝis ankaŭ membro de la societo Deutsche Gesellschaft je Göttingen. En 1745 li iĝis privata instruisto de nobelo je Cadenberge. Reveno Gotaon estis en 1747 kie li estiĝis, laŭ volo de duko Frederiko la 3-a (Saksio-Gotao-Altenburg), ĉefo de la servistoj. Sed Stuß jam jaron pli malfrue retroviĝis universitate en Göttingen kie li magistriĝis danke al la skribaĵo Philosophemata quaedam de fide ad librum IV. Academicorum Ciceronis. Astitis la bakalaŭriĝon lia reĝa moŝto Georgo la 2-a (Britio).

Ankoraŭ en aŭtuno 1748 Stuß fariĝis dua vicrektoro ĉe Pädagogium-lernejo en Ilfeld kaj en 1752 unua vicrektoro. Post la morto de sia edzino li decidis pli dediĉi sin al teologiaj temoj. Ordinacio lia faritis en Gotao kaj en la 12.4.1761 li nomumitis garnizona predikisto. En 1766 li iĝis paroĥestro en Molschleben kaj jen 1772 paroĥestro kaj superintendanto en Waltershausen.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ad scholasticas declamationes ..., Göttingen 1750.
  • Muster und Proben der Teutschen Dichtkunst in den mehresten Arten der Poesie, die aus den Arbeiten neuerer Dichter gesammlet sind, du volumoj, Groß, Nordhausen und Leipzig 1755–1756.
  • Schreiben an den Hrn. G. S. L**, Über das Leben und die Meynungen des Herrn Magister Sebaldus Nothanker, Gotha 1774.
  • Nachrichten von dem vieljährigen Rectore der Herzogl. Landschule zu Gotha, Herrn Joh. Heinr. Stuß, als einem Gelehrten, Schulmanne und seltenem Greise, zum Denkmahl kindlicher Liebe, Boßiegel, Göttingen 1776.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Art. „Stuß, Just Christian“ fare de Albert Schumann che: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 37 (1894), p. 70–71 (tie ĉi interrete)
  • Johann Georg Meusel: Lexikon der vom Jahr 1750 bis 1800 verstorbenen Teutschen Schriftsteller, volumo 13, Fleischer, Leipzig 1813, p. 534-535
  • Georg Christoph Hamberger: Das gelehrte Teutschland oder Lexikon der jetzt lebenden teutschen Schriftsteller, volumo 7, Meyer, Lemgo 1798, p. 732-733

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]