János Kornai
János Kornai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1928 en Budapeŝto |
Morto | 18-an de oktobro 2021 (93-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | angla • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto - Doctor of Economics (en) (–1961) |
Familio | |
Infano | András Kornai (en) |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto universitata instruisto |
János Kornai [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kornai János estis hungara ekonomikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1982).
János Kornai [1] naskiĝis la 21-an de januaro 1928 en Budapeŝto mortis la 18-an de oktobro 2021.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Kornai devenis el juda familio. Li estis trudlaboristo en 1944. Post la 2-a mondmilito li abiturientis, poste nur 2 jarojn li frekventis universitaton en Budapeŝto. Li komencis sian karieron en komunista ĵurnalo Szabad Nép en 1947. Li aliĝis al rondo de Imre Nagy, tial li estis forigita el la redaktejo en 1955. Li trovis laborejon en ekonomia instituto, kie li estis forigita post la revolucio en 1956. Li komencis okupiĝi pri la kapitalisma ekonomio. En 1961 li doktoriĝis antaŭ la universitato, en 1965 antaŭ MTA. Li ofte estis gastoprofesoro ekzemple en Londono, Stanford, Yale, Princeton, Stokholmo, Harvard.
Li edziĝis dufoje kaj li havas 2 filojn kaj filinon. Li ricevis enlandajn kaj eksterlandajn premiojn inter 1969-2010.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A gazdasági vezetés túlzott központosítása (1957)
- A gazdasági szerkezet matematikai tervezése (1965)
- Anti-equilibrium (1971)
- A hiány (La manko), (1980, 2011)
- A szocialista rendszer – kritikai politikai gazdaságtan (1993)
- A gondolat erejével (2005) - membiografio
- Gondolatok a kapitalizmusról (Pensoj pri la kapitalismo), (2011)