János Ludvigh
János Ludvigh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de majo 1812 en Spišská Belá |
Morto | 11-an de julio 1870 (58-jaraĝa) en Peŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Gyula Ludvigh |
Okupo | |
Okupo | politikisto ĵurnalisto |
János Ludvigh [jAnoŝ ludvig], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ludvigh János estis hungara politikisto, parlamentano, ĵurnalisto. Lia filo estis Gyula Ludvigh.
János Ludvigh [1] naskiĝis la 12-an de majo 1812 en Hungara reĝlando en Szepesbéla (nuntempa Spišská Belá en Slovakio). Li mortis la 11-an de julio 1870 en Pest (urbo).
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Ludvigh lernis en Késmárk, Eperjes kaj Sárospatak, li iĝis juristo, ĉefnotario kaj ĵurnalisto. Li fondis literaturan societon, kiun la reĝo malpermesis. Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis parlamenta deputito, krome li havis ŝtatan postenon. Li kontribuis en Pesti Hirlap. Depost falo de la revolucio li rifuĝis al Bruselo, kie li estis ĵurnalisto, sed li sendis artikolojn ankaŭ al hungaraj gazetoj. En 1869 li hejmenvenis kaj li estis parlamenta deputito, ankaŭ ĵurnalisto.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A szepességi XVI város pragmaticai története (1842, ankaŭ germane)
- Nouvelle page de l’histoire des Habspourgs (1859)
- Töröljük el a vallásügyi minisztériumot, mint a haladás akadályát (1868)