János Simor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Simor
Pentraĵo pri János Simor en 1886
Pentraĵo pri János Simor en 1886
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1813 (1813-08-23)
en Székesfehérvár
Morto 23-an de januaro 1891 (1891-01-23) (77-jaraĝa)
en Esztergom
Tombo Primasa baziliko de Esztergom
Lingvoj germana
Loĝloko SzékesfehérvárBudaBratislavoTrnavaVienoPeŝtoBajnaEsztergom
Ŝtataneco Hungario
Subskribo János Simor
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo
vdr

János SIMOR [jAnoŝ ŝimor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Simor János estis hungara pastro, kanoniko, episkopo, ĉefepiskopo, primaso, kardinalo, membro direktora de Hungara Scienca Akademio (1867).

Gravuraĵo pri János Simor en 1862

János Simor [1] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1813 en Székesfehérvár. Li mortis la 23-an de januaro 1891 en Esztergom.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Simor frekventis lernejojn komence en sia naskiĝurbo, poste en Buda, fine li lernis teologion en Vieno. En 1836 li pastriĝis. Post 2 jaroj li ricevis edukistan kaj oratoran taskojn. Li doktoriĝis el teologio en 1841. Li instruis kaj edukis junajn pastrojn en Esztergom ekde 1846. Post la hungara revolucio de 1848 li ricevis ministerian postenon en Vieno. En 1851 li iĝis kanoniko en sia naskiĝurbo. En 1857 li estis nomita episkopo de Győr, post jardeko ĉefepiskopo kaj samtempe primaso, en 1873 kardimalo. Li ricevis rangon sekreta konsilanto en 1865, premion en 1867. Li okupiĝis multe pri edukado-instruado, helpis la muzeojn, hospitalojn, artojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Epistolae pastorales (1882)
  • Ekleziaj paroladoj (1892)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]