József Cserny (komunisto)
József Cserny | |
---|---|
József Cserny en 1919 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de majo 1892 en Budapeŝto |
Morto | 18-an de decembro 1919 (27-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | pendumo |
Lingvoj | hungara • germana • dalmata |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ŝuisto |
József Cserny [jOĵef ĉerni], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cserny József estis hungara komunisto, ŝuisto. Lia familia nomvarianto estis Cserni.
József Cserny[1] naskiĝis la 18-an de marto 1892 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de decembro 1919 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
József Cserny lernis la metion ŝuisto, poste li estis maristo dum la 1-a mondmilito. En 1918 li rifuĝis al Soveta Rusio, kie li aliĝis al la hungaraj komunistoj kaj batalis kun la rusaj komunistoj. Depost proklamo de la Kalistefa revolucio (1918) li hejmenvenis kaj aliĝis al armila taĉmento de revoluciuloj. En la frua 1919 li havis la taskon gardi sidejon de la komunistoj. Dum proklamo de la Hungara Sovetrespubliko (marto de 1919) la taĉmentestro de du cent armituloj jam estis Cserny. Li respondecis al neniu organizaĵo, nur li kunlaboris kun la komunistoj. En majo la oficiala armeo de la Hungara Sovetrespubliko devige forprenis ĉiujn armilojn de Cserny-taĉmento. En junio sensukcesa ribelo okazis kontraŭ la Sovetrespubliko, tial poste la Cserny-taĉmento rericevis la armilojn kun kazerno. Post falo de la Hungara Sovetrespubliko li estis kondamnita kaj pendumita.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2020-07-02 per la retarkivo Wayback Machine