Károly Ács (juristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Ács
Károly Ács
Károly Ács
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1824 (1824-07-14)
en Ráckeve
Morto 1-an de marto 1894 (1894-03-01) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikistolingvisto • folkloristo
vdr

Károly Ács [kAroj Aĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ács Károly estis hungara juristo, instruisto, parlamentano, poeto, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis bankházi.

Károly Ács[1] naskiĝis la 14-an de julio 1823 en ekstera parto Kisbankházapuszta de Ráckeve, li mortis la 1-an de marto 1894 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Ács frekventis bazlernejon en Ráckeve, li maturiĝis en gimnazio en Kunszentmiklós, poste li akiris juran diplomon en kalvinana altlernejo de Kecskemét. Dum la studentaj jaroj liaj amikoj estis Mór Jókai kaj Sándor Petőfi. Iom poste en 1844 li advokatiĝis en Pest (urbo), poste li estis advokato kaj oficisto. Tiutempe liaj poemoj aperis en Athenaeum (revuo). Dum la hungara revolucio de 1848 li partoprenis aktiva en la administracio (ekzemple li estis nobela juĝisto) kaj li aranĝis ankaŭ taĉmenton. Post la falo li kaŝiĝis jaron, sed li estis trovita kaj kondamnita je prizono por 6 jaroj. En la malliberejo li lernis lingvojn kaj li liberiĝis en 1858. Li instruis en instituto por fraŭlinoj, baldaŭ li laboris en asekura oficejo. Liaj kontribuoj aperis ekzemple en Vasárnapi Ujság, Napkelet. Li estis elektita parlamenta deputito en 1861 kaj 1865. Li kolektis en Hungarlando serbajn, slovakajn kaj rumanajn popolkantojn, historietojn. Fine li retiriĝis kaj okupiĝis pri la familia bieno en Ráckeve. Lia edzino naskis 5 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Virágok a román népköltészet mezejéről (1858)
  • Magyar, német és cseh-tót beszélgetések otthon és úton (lingvolernilo, 1859)
  • Magyar, német, román – oláh – beszélgetések otthon és úton (lingvolernilo, 1859)
  • Magyar, német és szerb beszélgetések otthon és úton (lingvolernilo, 1859)
  • Biztosítsd javaidat (1862)
  • Még három román népballada (1871)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • kulturcentro de Ráckeve kun memortabulo
  • busto en gimnazio de Ráckeve [1]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]