Károly Eduárd Novák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Eduárd Novák
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1976 (1976-07-28) (47-jaraĝa)
en Miercurea Ciuc
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Universitato de Bukareŝto
Okupo
Okupo biciklisto • rapidsketisto • politikisto
vdr

Károly-Eduard Novak, laŭ hungarlingve kutima nomordo Novák Károly Eduárd estas rumania hungara sportisto (rapidglitkuristo), mondĉampiono, ormedala paralimpikano (biciklisto) en 2012. Li naskiĝis en Miercurea Ciuc la 28-an de julio 1976.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly-Eduard Novak apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li komencis sian sportistan karieron kiel konkuranto de glitkura sekcio de ŜportKlubo de Miercurea Ciuc. Li gajnis en la internaciaj porjunularaj konkursoj en Italio, Germanio, Aŭstrio kaj Ukraino. En januaro de 1996a li suferis aŭtoakcidenton kaj oni devis amputi lian unuan piedon. Sed li ne lasis sin. Inter 1998 kaj 2001 ankoraŭ kiel amatoro li komencis bicikladi, poste en komenco de 2001a li establis teamon kaj de tiam li konkurbiciklas. Li konkuris sukcese en konkursoj organizitaj por mankhavuloj (Pokalo Eŭropo, LC2 kategoria titolo de ĉampiono de Eŭropo. Li partoprenis en paralimpikoj de Ateno (2004) - du kvaraj lokoj; en Pekino (2008] - dua loko. En 2009 en Bogono (Italio) li fariĝis arĝentmedalisto en individua tempokuro kaj ĉampiono en kampokonkurso. La 5-an de septembro 2012 li gajnis ormedalon laŭ mondrekordo en la paralimipiko de Londono.

Fontoj[redakti | redakti fonton]