Károly Manherz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Manherz
Károly Manherz
Károly Manherz
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1942 (1942-05-01) (82-jaraĝa)
en Pilisvörösvár
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo lingvisto
vdr

Károly Manherz [kAroj manherc], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Manherz Károly estas hungara germanisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Manhercz.

Károly Manherz[1] naskiĝis la  1-an de majo 1942(nun 1942-05-01) en Pilisvörösvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Manherz akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1966. Post la diplomo inter 1966-1981 li instruis en bazlernejo-gimnazio de Ŝtata Baleta Instituto, ekde 1972 li estis ankaŭ gimnaziestro, eĉ ekde 1968 li instruis en Universitato Loránd Eötvös. Li kandidatiĝis (CSc kaj Ph.D.) en 1971 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En 1978 li estis altigita docento, en 1980 katedrestro, inter 1992 kaj 2006 dekano. Ekde 1989 li havis ankaŭ altajn postenojn en la ministerio. Li estis institutestro ekde 1992, lia habilitiĝo okazis post 2 jaroj. Li edzino naskis filinon en 1978. Li ricevis hungarajn, aŭstran kaj germanajn premiojn inter 1984-2012.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A pilisvörösvári német nyelvjárás történeti és hangföldrajzi leírása (disertaĵo, 1966)
  • A Pilis hegység német nyelvjárásai (disertaĵo, 1968)
  • A Mosoni-síkság német nyelvjárásai nyelvszociológiai és nyelvföldrajzi vizsgálata (disertaĵo, 1971)
  • Ungarndeutscher Sprachatlas (kunredaktoro, 2008)
  • Der Sankt-Johanner Kodex (2012)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]