Károly Sterio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Sterio
Litografiaĵo pri Károly Sterio fare de Jozefo Marastoni
Litografiaĵo pri Károly Sterio fare de Jozefo Marastoni
Persona informo
Naskiĝo 1821
en Hungario Stájerlak (Habsburga Imperio, Hungara reĝlando)
Morto 4-an de junio 1862 (1862-06-04)
en Hungario Pest (urbo) (Habsburga Imperio, Hungara reĝlando)
Lingvoj grekahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Károly STERIO (laŭ kutima hungara sinsekvo STERIO Károly [ŝterio]) estis hungara pentristo, grafikisto. Li naskiĝis en Stájerlak (nuntempe en Rumanio kiel Anina) en 1821 kaj mortis en Pest (urbo) la 4-an de junio 1862. Li estis grava majstro de epoko romantika.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Sterio devenis el greka familio. Ekde 1840 li studis en Akademio de Belartoj de Vieno. Post siaj studoj li restis iom en Vieno, poste li iris al Munkeno, fine li studvojaĝis al Francio, Italio, Anglio. En Pozsony li pentris la pentraĵojn Bankedo de artistoj en Vaskutacska kaj Apud Poĵonjo en 1848. Baldaŭ li establis atelieron en urbo Pest. Li fariĝis favorita portreta kaj ĝenra pentristo (István Széchenyi, Andrássy Manó); (Papagájos hölgy). Li pentris ankaŭ plurajn sport- kaj ĉasisttemajn pentraĵojn kaj ankaŭ grafikaĵojn. En la 1850-aj jaroj liaj grafikaĵoj ofte aperis en Vasárnapi Újság, krome li ilustris plurajn eldonaĵojn. En 1857 li edziĝis, poste filino naskiĝis.

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj grafikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • S. K. akadémiai festőművész élete és művei (Vasi Szle, IV., 1937).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.