Serba preĝejo Sankta Georgo (Budapeŝto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Serba preĝejo de Sankta Georgo (Budapeŝto))
Preĝejo de
Sankta Georgo
Preĝejo de Sankta Georgo en Esztergom
Preĝejo de Sankta Georgo en Esztergom
Serbian Orthodox church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Belváros-Lipótváros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito serba ortodoksa eklezio
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 16951733
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Serba ortodoksa preĝejo de Grandmartiro Sankta Georgo estas romkatolika kirko en Hungario, en urbo Budapeŝto, en distrikto Belváros-Lipótváros en strato "Szerb" (=serba).

Historio[redakti | redakti fonton]

Serbaj rifuĝintoj konstruis la preĝejon en la 1690-aj jaroj, sed pli frue tie estis ruino de mezepoka kirko. La nova preĝejo malkonstruiĝis en 1731 kaj pli nova preĝejo konstruiĝis (laŭ alia informo nur trakonstruo okazis) post 2 jaroj. La kampanilo pretiĝis en 1752. La unuaj ikonoj fariĝis en 1760. En 1838 pro la granda inundo la mebloj neniiĝis. La nova ikonostazo estis farita en 1850. La ornama fera pordo pretiĝis en 1776, sed en 1932 pro teknikaj problemoj nova pordo konstruiĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo havas unusolan turon. Ŝtonomuro ĉirkaŭas la konstruaĵon, kie estis metitaj tomboŝtonoj. Sur la muro estas impona ceramikaĵo pri Sankta Georgo. Interne laŭ la kutimo estas ligna mureto por apartigi virojn kaj virinojn. Károly Sterio pentris la ikonostazon kun 48 bildoj en 1857.

La preĝejo estas Monumento historia. Kermeso okazas en la plej proksima dimanĉo al la 24-an de aprilo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio
La serba preĝejo flanke
Fasado de la serba preĝejo
Interno de la serba preĝejo