Kaatschen-Weichau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saale-ponto ĉe Kaatschen

Kaatschen-Weichau estas kvartalo de Großheringen, Germanujo. Ĝi gravas por biciklistoj ĉar tie ĉi finiĝas Ilm-biciklovojo kunfandiĝante kun Saale-biciklovojo.

Kaatschen[redakti | redakti fonton]

Kaatschen (ekde la 1.1.1957 administra sameco kiel Weichau) situas eoste de Saale kaj la fervojtaluso en la direkto de Berlino rekte ĉe la bordo de Saale-rivero kaj de Camburg kaj sude de Bad Sulza. La komunumlimaro troviĝas deklive. Tra alirstrato kaj transiro de rivera kaj fervojtalusa obstakloj ĝi havas aliron al la landa ŝoseo B 1061. De tie atingeblas la federaciaj ŝoseo 87 kaj 88. Ankaŭ Saale-biciklovojo tuŝas Kaatschen. Sude de la vilaĝa rando estas malnova terasa vitejo kiu ofertas eĉ hodiaŭ bonegajn rikoltojn. Vitejoj kaatschen-aj ekzistas tamen kaj aliloke, ekz. ĉe Kaatschner Dachsberg.

Jam en septembro 1219 estis la una mencio de Kaatschen. Jam tiam ĉefis la rolo de vitejo[1]. Iam troviĝis la responda tribunala sidejo ĉe Rudelsburg[2] dume armee kaj imposte suverenis la dinastio Wettin je administradujo Amt Camburg. En 1826 submetitis Kaatschen kiel parto de la eksklavo Camburg disde la Duklando Saksio-Gotha-Altenburg al la Duklando Saksio-Meiningen. Inter 1922 kaj 1939 apartenis tiu ĉi komunumo al la Distriktsekcio Camburg.

Unua mencio de loĝantoj estis ĉ. 1420.[3] Supre de la komunumo kondukis multajn jarcentojn gravega komerca vojego Salzstraße, kie elfositis kaj ŝtonepoka setlejo/oferejo[4] kaj la mezepoka forgesita loko Neschwitz.[5] Ekleziadministre estas Kaatschen jam dekomence parto de Kleinheringen, filio de Saaleck. Post enkonduko de Reformacio en Saksio en 1539 ankaŭ la diservoj tie ĉieaj iĝis luteranaj. En la kuro de diversaj administraj ŝanĝoj ene de la Evangelia eklezio en Meza Germanujo tiu ĉi paroĥo hodiaŭ apartenas al Bad Sulza.[6]

elverŝejo Zahn ĉe Saale-rivero

Ĉiam karakterizis la vilaĝon la vinkultivado. Dum GDR-ekonomiaĉo ĉio estis eksproprietigita. Por nova evoluo postturniĝa ekzemple bonas surloke la vitejentrepreno Zach.[7] La bonegaj kondiĉoj vinkultivadaj jam mezepoke utiligitis kaj ili igis la iam el Hirschroda originantan familio Zahn reaktivuli en la 1980-aj jaroj.

La vilaĝo jam filme kulisaris por la krimfilmserio Heiter bis tödlich.[8]

Weichau[redakti | redakti fonton]

Weichau post la fervojtaluso de Saalbahn Weichau tuŝatas de la landa ŝoseo 1061 kiu aliron donas al la federaciaj ŝoĝeoj B 81 kaj B 87. Inter ĝi kaj Kaatschen fluas la rivero Saale sed ĝi rekte atingeblas danke al malsubpasejo. Klimate ja estas kelkaj aliaĵoj komparite al Kaatschen.

La unua mencio endokumenta estis en 1350.[9] Apartenis la komunumo kun la superaj tribunaloj al la Administradujo de Camburg kiu mem submetiĝis al diversaj suverenejoj. Multe de la kampoj apartenis ĝis Reformacio al la aŭgustena monaĵeho Neuwerk de Halle (Saale). En 1826 Weichau aldonitis al la eksklavo Camburg de la Saksio-Gotao-Altenburg ene de la duklando Saksio-Meiningen. Inter 1922 kaj 1939 ĝi dependas de Camburg, poste ĝis 1952 de Jena (Jena-Stadtroda).

Komunistoj ŝtelemaj ŝtatigis la kamparanojn dum GDR kio parte resaniĝis post Turniĝo. Ĝis la 20-a jarcento la weichau-anoj dependas de Bad Sulza, poste al Großheringen kaj pli malfrue denove de Bad Sulza en la kuro de ekleziadministra aliaranĝaro ĝi denove estas sub la ŝirmo de Bad Sulza.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Codex diplomaticus Saxoniae regiae I 3, 266
  2. Karl Peter Lepsius: "Die Ruinen der Schlösser Rudelsburg und Saaleck in ihren historischen Beziehungen nach urkundlichen Nachrichten dargestellt. Anmerkungen." Ĉe: Karl Peter Lepsius: Kleine Schriften, Beiträge zur thüringisch-sächsischen Geschichte und deutschen Kunst- und Alterthumskunde. Gesammelt und theilweise zum ersten Male aus dem handschriftlichen Nachlaß des Verfassers herausgegeben von A. Schulz. Band 2. Creutz, Magdeburg 1854, p. 56, noto 93.
  3. Andrei Zahn: Die Einwohner der Ämter Burgau, Camburg und Dornburg. Ein Beteregister aus der Zeit um 1421–1425 (=Schriftenreihe der AMF, 55). Arbeitsgemeinschaft für Mitteldeutsche Familienforschung, Mannheim 1998.
  4. https://www.sueddeutsche.de/wissen/archaeologie-halle-saale-rund-7200-jahre-alter-ritualort-bei-bad-koesen-entdeckt-dpa.urn-newsml-dpa-com-20090101-200501-99-902847
  5. Andrei Zahn: Neschwitz an der Salzstraße, ĉe: Saale-Unstrut-Jahrbuch, Bd. 25 (2020)
  6. Paĝaro de la ekleziaro Apolda-Buttstädt
  7. Pri la entreprena filozofio
  8. https://www.thueringer-allgemeine.de/leben/vermischtes/thueringen-als-kulisse-bei-filmemachern-gefragt-id218860793.html
  9. Wolfgang Kahl: Ersterwähnung Thüringer Städte und Dörfer. Ein Handbuch. Kvina eldono, Rockstuhl, Bad Langensalza 2010, ISBN 978-3-86777-202-0, p. 305

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]