Kaj Tiel Plu
Kaj Tiel Plu | |
---|---|
Deveno | Ŝablono:Flagikono Katalunio, Hispanio |
Ĝenroj | Popola muziko |
Aktivaj jaroj | 1986 - ... |
Eldoninto | Vinilkosmo |
Parencaj temoj |
Hispana Enlanda Milito |
Retejo | http://www.esperanto.cat/kajtielplu |
Kaj Tiel Plu estas profesieca grupo, kiu ludas popolkantojn ĉefe el Katalunio, sed kun Esperanto-teksto.
La grupo debutis en 1986 en Internacia Junulara Festivalo kiel duopo de Pep Tordera kaj Xevi Rodon. Sekvis kelkaj disaj aperoj ĉefe en junularaj aranĝoj en Hungario, Nederlando, Italio, Francio, Okcitanio, Eŭskio kaj, kompreneble, en Katalunio. Dume, la grupo triopiĝis kaj kvaropiĝis per la aniĝoj de Jomo Milla kaj Carles Vela. Sekvis kelkaj koncertoj sub diversaj grupnomoj (Kordoj, Kataluna kvaropo, Kaj Tiel Plu). En 1989 la ensemblo eldonis Fajreroj (1-a Kataluna kantareto).
Ekde 1992 maloftis la koncertoj (koincide kun la migrado de Pep al Usono). Kadre de la Universala Kongreso en Montpeliero en 1998, la teamo reformiĝis kun pluraj koncertoj, la eldono de du albumoj kaj regula koncertado en ne-esperantistaj medioj.
Iliaj du albumoj Sojle de la klara temp' (2000) kaj Plaĉas al mi (2004) enhavas kantojn okcitanajn, sefardajn, jud-katalunajn, tradiciajn katalunajn, kaj eĉ kanton el la hispana enlanda milito.
Nunaj membroj
- Anna Maria Sánchez - perkutiloj
- Carles Vela i Aulesa - flutoj kaj voĉo
- Elena Milla Saldón - perkutiloj kaj voĉo
- Ferriòl Macip i Bonèt (Farri) - violono, perkutiloj kaj voĉo
- Isaac Barrera i Vila (Fosi) - kontrabaso
- Josep Maria Milla i Saldon (Jomo) - flutoj, mandolino, voĉo, perkutiloj kaj ronktamburo
- Xavier Rodon i Morera (Xevi) - ĉefa voĉo, gitaro kaj mandolino
Kunlaborantoj
- Lucia Rolet - gambovjolo
- Pau de Nut - violonĉelo
Pasintaj membroj
- Pep Tordera - gitaro kaj voĉo
- Núria Ollé - voĉo
- Lluís Bosch - perkutiloj
- Antonio Alberca (Jirafo) - perkutiloj
- Mónica - voĉo kaj tamburino
- Roberto López - perkutiloj
- Luz Vázquez Souto - voĉo kaj fluto
- Javier Muñoz i Cotoré - violono
- Carles Badia i Bosc - basgitaro
- David Minguillon - basgitaro
- Àngel Ribas Martí - akordiono
Diskaro
Eksteraj ligiloj
- Hejmpaĝo de Kaj Tiel Plu en Esperantio
- Hejmpaĝo de Kaj Tiel Plu en Myspace
- Kaj Tiel Plu Biografieto kaj MP3-dosieroj ĉe MusicExpress
- Kaj Tiel Plu en KAFE
- Kaj Tiel Plu dum koncerto organizita de EKC en Tuluzo