Saltu al enhavo

Kakogava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kakogava
Flago
speciala urbo de Japanio, urbego [+]

LandoJapanio
gubernioGubernio Hiogo

Koordinatoj34° 45′ N, 134° 50′ O (mapo)34.756916666667134.84127777778Koordinatoj: 34° 45′ N, 134° 50′ O (mapo) [+]
Akvokolektejo138,51 km² (13 851 ha) [+]
Areo138,51 km² (13 851 ha) [+]
Loĝantaro260 595 [+] (1-a de marto 2021)

HorzonoUTC+9

Kakogava (Japanio)
Kakogava (Japanio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Kakogawa, Hyogo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Kakogava, (japane 加古川市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en en Regiono Kansajo, en Gubernio Hiogo.

Urbodomo

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2024 Kakogava havis populacion de 255 523.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Kakogava situas sur ebenaĵo laŭ rivero preskaŭ ĉe maro. La suda urboparto havas industriaĵojn kaj vendejegojn, la norda urboparto estas plejparte kampara. Himeĵi troviĝas 15, Akaŝi 19, gubernia sidejo Kobeo 32, Osako 60, ĉefurbo Tokio 441 kilometrojn aere laŭ [1].

Fabriko en Kakogava

En la areo de Kakogava estis trovitaj antikvaj tumuloj. Dum la konata frua historio la komunumo prosperis kiel kastela urbo, ankaŭ laŭvoja poŝta stacio. En 1889 ĝi estis kreita moderna municipo kaj estis levita al urbostatuso en 1950, speciala urbo en 2002 kun pliigita loka aŭtonomio.

Kakogava situas en industria areo kaj estas centro por peza industrio, inkluzive de ŝtalfabrikoj, rafinejoj kaj kemiaj uzinoj. Pro proksimeco al Osako kaj Kobeo ĝi estas ankaŭ navedurbo.

Universitato en Kakogava

En Kakogava universitato kaj altlernejo reprezentas la plej altan edukon.

Kakogava havas bonajn fervojajn kaj ĉefvojajn kontaktojn, precipe al Osako kaj Kobeo.

Kakogava situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 15,5 °C. La jarpluvo averaĝas 1527 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, neniam neĝas.

Bildoj pri Kakogava
Ĉefvojo
Aĉetstrato
Vendejego
Biblioteko
Ponto
Ĉefstacidomo


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Nomportantoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans