Kalej

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalej
setlejo
Administrado
Lando  Birmo
subŝtato Sagaingo
Demografio
Loĝantaro 251 590  (2013) [+]
Loĝdenso 108 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 11′ N, 94° 4′ O (mapo)23.1994.063888888889Koordinatoj: 23° 11′ N, 94° 4′ O (mapo) [+]
Alto 450 m [+]
Areo 2337,74 km² ( 233 774 ha) [+]
Horzono UTC+06:30 [+]
Kalej (Birmo)
Kalej (Birmo)
DEC
Kalej
Kalej
Situo de Kalej

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kalaymyo [+]
vdr

Kalej estas urbego en la subŝtato Sagaingo de Birmo. Ĝi estas ankaŭ distrikta ĉefurbo.

Laŭ la stato de 2013 en la urbo vivis 251 590 loĝantoj sur areo de 2 337,74 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 108 loĝantoj/km².

lernejo en Kalej
flughavena domo en Kalej

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kalej situas sur ebenaĵo inter montetoj en okcidenta parto de la lando. Barato troviĝas 165, Mandalajo 253, Jangono 740 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭtradicie la burmanoj fondis la urbon en la historiaj tempoj. En 2007 200 monaĥoj protestis tra la stratoj kontraŭ la registaro. En 2015 musonpluvo kaŭzis naturkatastrofon kaj krizostato estis deklarita.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kalej estas agrikultura kaj industria urbego. Aŭtoj, kamionoj, pumpkamionoj, triradaj motorcikloj estas produktitaj. La urbego estas la centro de komercado kun Barato trans la limo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kalej situas en musona tropika klimato. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C, somere 38-44 °C, vintre 10-21 °C. La pluva sezono daŭras de majo ĝis oktobro.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En 2001 pli nova vojo estis konstruita al Barato. Estas ankaŭ fervoja linio. Haveno funkcias proksime (24 km). La flughaveno situas en mezo de Kalej, la britoj konstruis ĝin en fino de la 2-a mondmilito.