Kalgaria Turo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalgaria Turo
observturo
Estiĝo 1968
Malfermo 30-a de junio 1968
Lando Kanado vd
Situo Alberto
Adreso 101 9 Avenue SW
Situanta sur 9 Avenue S • Centre Street
Situo
Geografia situo 51° 2′ 40″ N, 114° 3′ 49″ U (mapo)51.044444444444-114.06361111111Koordinatoj: 51° 2′ 40″ N, 114° 3′ 49″ U (mapo)
Kalgaria Turo (Kalgario)
Kalgaria Turo (Kalgario)
DEC
Kalgaria Turo
Kalgaria Turo
Lokigo de Kalgario en Kanado
Situo de Kalgaria Turo
Map
Kalgaria Turo
Retejo https://www.calgarytower.com/
vdr

La Kalgaria Turo estas 190-metra libere staranta turo en la urbocentro de Kalgario (Kanado).

Kalgaria Turo

Oni konstruis la turon je kosto de CAD 3.500.000, kaj rezultis de kunlaboro inter la firmaoj Marathon Realty Company kaj Husky Oil kiel kontribuaĵo al la festado de la jarcentofestoj de Kanado. Oni malfermis ĝin al la publiko la 30-an de junio 1968.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni faris la kolumnon de la turo per seninterrompa verŝado de betono. Oni ekverŝis la betonon la 15-an de majo 1967 kaj finverŝis 24 tagojn pli poste. Je la tempo de konstruado ĝi estis la plej alta konstruaĵo de Kanado, kvankam jam antaŭ ol ĝi malfermiĝis rompis tiun rekordon samjare la Centro Toronto-Dominion en Toronto.

Komence nomita Turo Husky, oni oficiale renomis ĝin Kalgaria Turo la 11-an de novembro 1971. En 1988 oni konstruis kaldronon nutrita per natur-gazo supre de la turo. La flamo en ĝi brulis dum la Vintraj Olimpikoj de 1988, kaj depost tiam oni bruligis ĝin por specialaj eventoj kiel la venko de la Calgary Flames en la konkuro de Pokalo Stanley en 1989 (kiel ankaŭ kiam ĉi tiu teamo penis rekapti la pokalon dum la finaj ludoj de 2004), la vizito de la Kanada Reĝino Elizabeto la 2-a en 2005 kaj dum aliaj tiujaraj eventoj festantaj la centjariĝon de Alberto. La flamo foruzas 850 m3 da gazo ĉiuhore.[1]

Instalaĵoj[redakti | redakti fonton]

La 25-an de junio 2005 oni malfermis nove konstruitan vitran etendiĝon de la planko sur la norda flanko de la observejo. Konsistanta el kvar grandaj vitropaneloj ĝi estas proks. 6 metrojn longa kaj 1,5 metrojn larĝa. Kiam oni staras sur la vitro oni povas rigardi rekte suben al 9a Avenuo Suda kaj Centra Strato.

En la Kalgaria Turo estas restoracio kiu rotacias por ke la klientoj havu bonan elrigardon je la kalgaria urbocentro. La tura fundo estas ligita per la supertera piedirejo "+15" al One Palliser Square, Hotelo Fairmont Palliser kaj Placo EnCana.

En julio de 2006 la Oficiala Turisma Informejo de Kalgario enhejmiĝis en la fundo de la Kalgaria Turo, kie ankaŭ estas reta kafejo parto de la Butiko Spirit of Calgary.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Calgary Public Library. Calgary Tower Information Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]