Kalifornia Golfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon California.
Kalifornia Golfo

Kalifornia Golfo situas inter la meksika ĉeftero kaj Kalifornia Duoninsulo.

Ĝia hispana nomo estas Mar de Cortés (Maro de Korteso), laŭ la hispana konkeristo Hernán Cortés. Ankaŭ aliaj lingvoj nomas ĝin tiel. Ĝi etendiĝas proksimume de sud-oriento al nord-okcidento kaj estas ĉ. 1.100 km longa; ĝia pleja larĝeco estas ne ĉe la elfluejo, sed proksimume ĉe la 26-a latituda grado kaj mezuras ĉ. 210 km. Entute ĝi etendiĝas inter 23,1° kaj 31,8° de norda latitudo kaj 24,3° kaj 114,8° de okcidenta longitudo.

Ĝia tuta bordaro apartenas al Meksiko. Oriente ĝin konsistigas la subŝtatoj Sonoro kaj Sinaloo, okcidente Malsupra Kalifornio kaj Suda Malsupra Kalifornio. Ĉe ĝia norda ekstremo iam enfluis rivero Kolorado, sed ĝi sekiĝis pro troa homa uzado de sia akvo.

En la golfo troviĝas kelkaj insuloj, la plej grandaj estas Ángel de la Guarda (garda anĝelo) kaj Tiburón.

Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj de la Nacia Geografia Societo, Kalifornia Golfo estas unu el la 43 maraj ekoregionoj, listigitaj en la tutmondaj 200.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

North America satellite globe.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Nordameriko
Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio