Kalvinana preĝejo (Beregsurány)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana kirko de
Beregsurány
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Beregsurány
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana kirko estas eklezia signifa historia monumento en Hungario, en vilaĝo Beregsurány.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kirko de Beregsurány estis menciita 1363, arkeologoj supozas, ke la gotika kirko estis konstruita ne pli frue, ol 1335. Same laŭ la arkeologoj en la malfrua 15-a jarcento trakonstruo okazis. En la sekva jarcento la sakristio estis malkonstruita, ĉar jam la kalvinanoj uzis la preĝejon. La navo estis pligrandigita en 1715, en 1828 ankaŭ kripto kreiĝis. La turo estis konstruita en 1893. Renovigaj laboroj okazis en 1930 kaj en la 1970-aj jaroj, arkeologiaj esploroj okazis en 2001.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto, kiu kuŝas en mezo de la vilaĝo. En mezo de la fasado la turo reliefas, ĉe la piedo la enirejo funkcias. La navo estas pli larĝa, ol la turo kaj ol la plurlatera absido. Ekstere pilieroj apogas kaj la absidon kaj la turon. Interne menciindas niĉo por sidi el la 14-a jarcento. La predikejo estis skulptita el ŝtono.

Fontoj[redakti | redakti fonton]