Kalvinana preĝejo (Józsefváros)
Kalvinana preĝejo de Budapeŝto | ||
---|---|---|
Kalvinana preĝejo en Budapeŝto (Józsefváros)
| ||
reformed Christianity church | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Budapeŝto, distrikto Józsefváros | |
Geografia situo | 47° 28′ 40″ N, 19° 5′ 36″ O (mapo)47.47777819.093333Koordinatoj: 47° 28′ 40″ N, 19° 5′ 36″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | kalvinismo | |
Dato de konsekro | 1935 | |
Konsekrinto | László Ravasz | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | 1930–1935 | |
Specifo | ||
Enhaveco | 330 sidlokoj, 30 starlokoj | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La Kalvinana kirko estas religia Monumento historia (ekde 1993) en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en Józsefváros. Ĝi estas vaste konata kiel "Kirko de la Memoro" (origine "Emlékezet Temploma").
Historio
[redakti | redakti fonton]La unuaj decidoj pri tiu kirko estiĝis jam dum la 1-a mondmilito pro la multe da hungaraj falintoj. La municipo donacis konvenan parcelon en 1925. Patrono de la konstruado estis la kalvinisma Miklós Horthy.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kirko situas sola en korto laŭ ĉefstrato. La fasado estas simetria, meze troviĝas la enirejo, la plej supre la kvadrata turo. Pinto de la turo estas piramido. Interne estas videblaj 2 galerioj, en la malgranda galerio la orgeno funkcias. La fenestraj bildoj prezentas blazonojn de ĉiuj hungaraj historiaj departementoj.
En la preĝejo koruso funkcias.