Kalvinana preĝejo (Túrricse)
Kalvinana kirko de Túrricse | |
---|---|
Aerfoto pri kalvinana kirko en Túrricse
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Túrricse |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | gotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita (la fundamento el ŝtonoj, la muroj el brikoj) |
Ligiloj | |
La Kalvinana kirko estas religia monumento historia en Hungario, en vilaĝo Túrricse.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri sentura preĝejo de Túrricse okazis en 1500. La nun videbla gotika kirko konstruiĝis supozeble en la malfrua 15-a jarcento. En mezo de la sekva jarcento ankoraŭ la katolikoj uzis la kirkon, sed iom poste jam la kalvinanoj. Tiam oni malkonstruis la sakristion kaj triumfarkon. En la 1790-aj jaroj la kirko iom estis trakonstruita. Tiam oni kreis la galerion, kasonan plafonon kaj la internajn meblojn. En 1972 malgranda trakonstruo, en 2004 plena renoviĝo okazis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kirko situas sola en korto, sed apude troviĝas ankaŭ sonorilostablo. La kirko konsistas el 2 partoj, estas brikoforma navo, al kiu aliĝas oklatera absido. Ambaŭ estas kovritaj per ŝindoj. En mezo de la fasado situas la enirejo. Interne la nun videblaj benkoj estis faritaj en 1882. La plafono en 1759 konsistis el 172 pentritaj kasonoj, nun estas videblaj 36, sed ĉiuj kun malsamaj ekzemploj.
Sonorilostablo
[redakti | redakti fonton]La ligna sonorilostablo estis konstruita en la 18-a jarcento. En 1956 ĝi jam estis en malbona stato. Samtempe estis pretendo por pli alta sonoriloturo. La solvo estas unuka en Hungario: oni konstruis kampanilon, kies supro oni metis la renovigitan sonorilostablon.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun foto Arkivigite je 2016-11-20 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2016-11-19 per la retarkivo Wayback Machine