Kalvinana preĝejo (Zubogy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kalvinana kirko (Zubogy))
Kalvinana preĝejo de
Zubogy
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zubogy
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko kaj gotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Zubogy, sur monteto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke en la 12-a jarcento konstruiĝis la (tiam katolika) kirko kun kvarangula absido. En 1299 pro interna militado la preĝejo plene ruiniĝis, post la rekonstruado oni konstruis ankaŭ sakristion kaj duonrondan absidon. En la 2-a duono de la 16-a jarcento la absido iĝis gotika kaj oklatera. Proksimume en fino de la 16-a jarcento la kalvinanoj akiris la kirkon. Ili malkonstruis la sakristion kaj la altaron, pligrandigis la navon. En 1673 la turkoj bruldetruis la konstruaĵon, la rekonstruado okazis nur ekde la 1710-aj jaroj, denove inter 1758-1762. En la 19-a jarcento kelkfoje okazis trakonstruoj, sed inter 1978-1985 oni remetis la originan staton en 1762.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto, sed ĉe la enirejo ankaŭ ligna sonorilostablo staras. La eksteraj muroj estas apogitaj per pilieroj. La navo estas pli alta, ol la absido. La preĝejo ne havas turon. La plena konstruaĵo estas kovrita per ŝindoj. Interne la mebloj, predikejo, 2 galerioj kaj la plafono estis faritaj el ligno]]j, ili estis pentritaj en 1726 (kelkaj el ili en 1758).

Sonorilostablo[redakti | redakti fonton]

La sonorilostablo 11 metrojn alta estis farita en la 18-a jarcento. Ĝi estis renovigita en 1870, riparita en 1985.

Fontoj[redakti | redakti fonton]