Kalvinana preĝejo (Megyaszó)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana kirko en Megyaszó
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Megyaszó
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 1200 sidlokoj
Alto 38 m (turo)
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Megyaszó.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke en la iama Megyaszó la unua kirko estis konstruita en la frua 11-a jarcento. La tataroj detruis ĝin en 1241. La pli nova gotika kirko kun oklatera absido - ŝajnas - estis konstruita en la 14-a jarcento, kiun la protestantoj akiris en 1534. La turkoj detruis la preĝejon en 1599. En 1606 hajdukoj alvenis, ili rekonstruis la konstruaĵon en 1615 kaj konstruis defendan muron kun 4 angulbastionoj. En 1645 franciskanoj kun soldatoj atakis la vilaĝon, pli frue mesaĝis al la vilaĝanoj: "eĉ unu viro ne prenu armilon". La virinoj per diversaj laboriloj tamen defendis la vilaĝon kaj la preĝejon. La turo estis konstruita en 1704, sismo okazis en 1713. Post jardekoj oni faris pentritan kasonan plafonon. En 1902 plena trakonstruo okazis, oni forigis la plafonon kaj konstruis novan krucnavon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur malalta monteto. En mezo de la fasado la kvadrata turo altiĝas, meze la enirejo funkcias. La 4 angulojn pilieroj apogas. Interne estas longa galerio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.