Kalvinana preĝejo (Ópályi)
Kalvinana preĝejo de Ópályi | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Ópályi |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 280 sidlokoj |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Ópályi.
Historio[redakti | redakti fonton]
En tiu loko dum la mezepoko katolika kirko funkciis. Supozeble en la 16-a jarcento la reformacio atingis ankaŭ tiu ĉi lokon, dokumento nur en 1617 mencias la kalvinistan meson. La preĝejo estis renovigita en 1628, poste plene trakonstruita en 1787. La turo estis konstruita laŭ romantikismo en 1872. La sekvaj renovigaj laboroj okazis en 1930 kaj inter 1970-1972. La orgeno estis farita en 1941.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola sur holmo en korto. Ŝtupoj kuras al la simetria fasado, kie la ĉefenirejo funkcias. La plej supre la turo altiĝas. La navo finiĝas en kuboforma absido, kiu estas nur iomete mallarĝa, ol la navo. Estas alia enirejo ĉe flanko de la navo. Interne oni trovis murpentraĵojn el la 14-a jarcento.