Kalvinana preĝejo (Berekböszörmény)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Berekböszörmény
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Berekböszörmény
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Hajdú-Bihar
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 550 sidlokoj
Longo 30 m (interne)
Larĝo 8,7 m (interne)
Alto 7 m (interne); ŝtona turo 20 m (aldoniĝas turopinto 16 m)
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas monumento historia en vilaĝo Berekböszörmény (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Romanika katolika rotondo estis konstruita en tiu loko jam en la 11-a jarcento. Post 2 jarcentoj apude oni alkonstruis romanikan-gotikan kirkon kun titolo Ĉiuj sanktuloj. Laŭ arkeologoj ĝi havis oklateran absidon kaj eble 2 malaltajn turojn. En la 16-a jarcento la loĝantaro ŝanĝis religion al kalvinismo. En 1660 la turkoj bruldetruis ĝis kaj restis longe nur ruino. En 1678 komenciĝis la malrapida rekonstruo. En 1716 oni konstruis sonorilostablon, kiu renoviĝis en 1753. En 1784 aparta kampanilo konstruiĝis anstataŭ la sonorilostablo. Inter 1824-1829 la kirko esence estis trakonstruita kaj pligrandigita, eĉ la rotondo grandparte malaperis. La pli frue konstruita kampanilo ricevis ligon al la navo. Ankaŭ interne gravaj ŝanĝoj okazis kaj oni kreis novajn barokajn instalaĵojn. La orgeno estis farita en 1904. Arkeologoj esploris, poste restaŭrado okazis en 1997.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en mezo de la vilaĝo en la preĝeja korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. Ĉe la anguloj pilieroj apogas la turon. Interne la galerioj estis faritaj lignoj.

Aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.