Berekböszörmény
Berekböszörmény [berekbosormEnj] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Berettyóújfalu. Berek estas sinonimo de marĉo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 43 km²
- Loĝantaro: 1870
- Poŝtkodo: 4116
- Telefonprefikso: 54
Situo
[redakti | redakti fonton]Berekböszörmény situas sur ebenaĵo, laŭ la hungara-rumana landlimo, Rapida Körös preterfluas, laŭ traira flankovojo, Biharkeresztes estas proksime.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo aperas unuafoje en 1291 en skribitaj dokumentoj. Dum la historio ĝi estis 2 vilaĝoj Berek kaj Böszörmény, kiuj iam unuiĝis. La posedanto estis longe familio Csáky (ĉAki). Dum la turkoj la vilaĝoj restis vivaj. La baroka kalvinana 1626. En 1919 la rumanoj okupis la regionon, ekde 1920 la vilaĝo trovis sin ĉe la nova ŝtatlimo, sen trapasejo.
Vilaĝservoj estas poŝto, infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, bestokuracejo, familihelpa servo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- mezepokdevena kalvinana preĝejo (Berekböszörmény)
- nobeldomo de Csáky en 1766
- restaĵoj el Remparo de Ĉorso
- apud la vilaĝo fiŝkaptista lago
Renomaj homoj
[redakti | redakti fonton]- Miklós Fleischer (20-a de februaro 1894 - 1958, ?) pentristo, grafikisto
- Győző Veres, halterlevisto