Győző Veres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Győző Veres
Győző Veres
Győző Veres
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1936 (1936-06-13)
en Berekböszörmény
Morto 1-an de februaro 2011 (2011-02-01) (74-jaraĝa)
en Melburno
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo halterlevisto • sporta trejnistokomercisto
vdr

Győző Veres [djOzO vereŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Veres Győző estis hungara halterlevisto, trifoja olimpiano, dufoja mondĉampiono, trejnisto, komercisto. Li ne konsentis kun la hungara trejnosistemo, tial li estis kvazaŭ donkiĥota sportulo kun konfliktoj.

Győző Veres[1] naskiĝis la 13-an de junio 1936 en Berekböszörmény, li mortis la 1-an de februaro 2011 en Melburno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Győző Veres inter 1958-1977 estis halterlevisto inter 1954-1970 laŭvice en Debrecen, Budapeŝto kaj Tatabánya. Li estis hungara ĉampiono 13-foje inter 1957-19701, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1956–1970. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1960, Hungario en la Somera Olimpiko 1964 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1968 kun du bronzaj medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua en 1962 kaj 1963. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1970, poste li estis trejnisto unue enlande, poste eksterlande. En 1974 li disidis al Aŭstralio, kie li estis komercisto pri aŭtoj en Melburno ĝis la emeritiĝo.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Berekböszörmény

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]