Saltu al enhavo

Kalvinana preĝejo (Hernádnémeti)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana kirko de
Hernádnémeti
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hernádnémeti
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Arkitektoj István Katona
Konstruado 18941895
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Mapo
Kalvinana preĝejo (Hernádnémeti) (Hungario)
Kalvinana preĝejo (Hernádnémeti) (Hungario)
DEC
neniuj koordinatoj
Ligiloj
vdr

La kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en grandvilaĝo Hernádnémeti (Hungario).

En la 1500-aj jaroj la katolikoj konstruis kirkon, sed la loĝantoj en la sama jarcento konvertiĝis al la reformacio. Tial en fino de la jarcento jam la kalvinanoj uzis la didomon. En 1713 ĝi estis renovigita, en 1800 pligrandigita. Pro kadukiĝo la turo estis malkonstruita en 1892, la restinta kirko en la sekva jaro, poste pli nova preĝejo konstruiĝis inter 1894-1895. La orgeno estis kreita en 1908, la horloĝo en la turon en 1912. La didomo estis renovigita en 2004.

Konstruaĵo

[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la turo reliefas. La enirejo funkcias tra porĉo, poste tra la turo. Super la enirejo duonronda fenestro videblas. La turpinto estas plurlatera piramido, sed ankaŭ la absido estas plurlatera. La turo havas 3 sonorilojn.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.