Kalvinana preĝejo (Nagymaros)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Nagymaros
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagymaros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Nagymaros (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La katolika kirko estis menciita unue en 1324. En la 17-a jarcento plejparto de la loĝantoj estis kalvinanoj, tial ili uzis la katolikan kirkon, kiu nun estas Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Nagymaros). En la sekva jarcento la katolikoj pliiĝis precipe pro germanaj enmigrantoj dum la kalvinanoj malpliiĝis pro epidemioj. Tial la katolikoj reprenis la preĝejon. La kalvinanoj konstruis kirkon en 1798, sed la tiamaj leĝoj ne permesis la turon. La turo mem estis konstruita en 1934 fare de Károly Kós (arkitekto, verkisto).

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en korto proksime al la Danubo. La konstruaĵo dekstre kontaktiĝas kun loĝdomo. La fasado estas simetria, meze la turo reliefas. Ĉe la piedo de la turo estas la enirejo. La fasado havas ankoraŭ du fenestrojn, kiuj estas mallarĝaj kaj altaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.