Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Nagymaros)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco en Nagymaros
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco en Nagymaros
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagymaros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo loke
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (origine hungare Szent Kereszt felmagasztalása) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Nagymaros.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sur la pordopinto de la kirko estas legebla 1509, kion multaj akceptas kiel konstrujaron. Tamen la unua mencio okazis jam en 1324 (tiam dediĉita al Marteno de Tours). Arkeologoj trovis restaĵojn el la unua kirko, kiu plurfoje estis trakonstruita kaj pligrandigita en la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Nur la turo estis konstruita en 1509. Dum dominado de turkoj en 1587 la loĝantoj prenis la kalvinismon kune kun la kirko, kiu intertempe ruiniĝis. La katolika paroĥo estis refondita en 1728. La preĝejo mem barokiĝis en 1771. La orgeno estis farita en 1902. En 1965 la restaŭristoj faris mezepoka la aspekton.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola laŭ la trotuaro de strikta vojo. Apud la kirko troviĝas statuoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Gizela de Bavario. Kontraŭ la preĝejo funkcias la paroĥejo konstruita en la 1770-aj jaroj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas, plej meze situas la enirejo. La turo ĉe la anguloj havas pilierojn. La turo super la navotegmento transformiĝas al pli mallarĝa oklatero. La navo finiĝas en absido kun sakristio. Interne la instalaĵoj devenas el la 18-a jarcento.

Kermeso okazas en la 14-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.