Kalvinana preĝejo (Szalaszend)
Kalvinana preĝejo de Szalaszend | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szalaszend |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | gotiko, baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Alto | 20 m (turo) |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en vilaĝo Szalaszend (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
La katolika preĝejo en la iama Alsószend jam troviĝas en eklezia listo el 1332. La nun videbla gotika kirko estis konstruita en la 15-a jarcento. Ekde nekonata jaro jam la kalvinanoj uzis ĝin. Inter 1630-1635 la navo estis trakonstruita kaj plilongigita (tiam ankoraŭ ne estis turo). La kvadrata turo estis konstruita en 1804 jam laŭ baroko.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La kirko situas sola en korto, kie multe da arboj kreskiĝas. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turo javas 3 sonorilojn. La navo finiĝas en okangula absido. Pilieroj apogas la absidon. Interne la muroj estas blankaj laŭ la kutimoj.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2020-10-16 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto