Kalvinana preĝejo (Tiszadob)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Tiszadob
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tiszadob
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstrustilo origine romaniko, poste malfrubaroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en grandvilaĝo Tiszadob.

Historio[redakti | redakti fonton]

La (tiam katolika) kirko Sankta Nikolao estis konstruita supozeble en la 13-a jarcento. La loĝantoj iĝis kalvinanoj ĉirkaŭ 1550, same la kirko. Inter 1768 kaj 1857 ĝi plurfoje estis trakonstruita aŭ pligrandigita laŭ malfrubaroko, tiutempe konstruiĝis la turo. La lastaj renovigaj laboroj okazis en 2009 [1].

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto. En la fasado meze la kvadrata turo plene reliefas. La konstruaĵo havas 3 enirejojn, la unua estas tra la turo, la aliaj 2 flanke de la navo. La turopinto estas piramida. La ĉefnavo havas ankaŭ krucnavon. Interne la mebloj kaj predikejo estis faritaj en proksimume en 1768, la kasona plafono en 1877. Iam la kirko estis ĉirkaŭita per ŝtona defenda muro, el tio parto estas videbla ankaŭ nun.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.