Kalvinana preĝejo (Tornyosnémeti)
Etoso
Kalvinana preĝejo de Tornyosnémeti | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Tornyosnémeti
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tornyosnémeti |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | gotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia monumento historia en vilaĝo Tornyosnémeti (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ arkeologoj la romanika (tiam katolika) kirko de Tornyosnémeti estis konstruita en la 12-a jarcento. En 1477 ĝi estis trakonstruita laŭ gotiko. La turo estis konstruita post 20 jaroj. Dum la kontraŭturkaj militoj ĉirkaŭ la kirko defenda muro konstruiĝis. En la malfrua 16-a jarcento jam la kalvinanoj uzis la preĝejon. En 1892 signifaj renovigaj laboroj okazis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en korto, kiun parte ŝtona muro ĉirkaŭas. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turopinto estas piramida. La enirejo funkcias en flanko de la navo. La absido estas oklatera kaj havas apogpilierojn. Kelkaj fenestroj restis el la gotiko.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj Arkivigite je 2020-10-29 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj