Kalvinana preĝejo (Vörösberény)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana kirko de
Balatonalmádi-Vörösberény
Kalvinana kirko en Balatonalmádi-Vörösberény
Kalvinana kirko en Balatonalmádi-Vörösberény
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Balatonalmádi
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, interne baroko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 100 sidlokoj
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La kalvinana preĝejo estas mezepoka religia historia monumento kaj fortresopreĝejo en Hungario, en urbo Balatonalmádi, en loĝkvartalo (iam aparta vilaĝo) Vörösberény [voroŝberEnj].

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni konjektas, ke tiu ĉi romanika preĝejo estis konstruita inter la 11-a kaj 13-a jarcentoj, poste ĝi estis pligrandigita. La unua mencio okazis nur en 1297. Tiutempe tombejo funkciis apude. gotikaj turo kaj sakristio aldoniĝis en nekonata tempo. En 1567 la turkoj okupis la vilaĝon. Laŭ dokumento en 1618 jam kalvinana pastro predikis en la kirko. En 1700 armeo de Habsburgoj okupis la kirkon kaj transdonis ĝin al la jezuitoj. Post 7 jaroj armeo de Francisko Rákóczi la 2-a reakiris ĝin. Inter 1737 kaj 1745 la kalvinanoj trakonstruis la kirkon, eĉ en 1739 ĉirkaŭis ĝin per defenda muro. En 1789 interne renoviĝo kaj barokiĝo okazis. La renoviĝo en 1967 donis historian impreson pri la kirko. La orgeno estis farita en 1899, sed en 1969 la galerio estis malkonstruita, tial la orgeno trovis novan lokon en Budakeszi.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La fasado estas la kvadrata turo. La navo konsistas el ĉefnavo kaj flankonavo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Aerfoto pri la kirko
Aerfoto pri la kirko
Interna vido
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.