Kalvinana preĝejo (Alacska)
Kalvinana preĝejo de Alacska | |
---|---|
Kalvinana preĝejo de Alacska
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Alacska |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Alto | 32 m (turo) |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo de Alacska estas religia historia monumento en vilaĝo Alacska (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Oni supozas, ke katolika kirko estis konstruita en la 12-a jarcento. Ekde la malfrua 16-a jarcento aŭ iomete poste jam la kalvinanoj uzis la preĝejon. En 1650 la kalvinanoj pligrandigis ĝin, poste inter 1762-1791 signifaj trakonstruaj laboroj okazis laŭ baroko. Tiam oni faris la kasonan plafonon kaj la internajn instalaĵojn. Komence apud la kirko ligna sonorilostablo altiĝis. La nun videbla turo estis konstruita en 1791.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto, la navo laŭlonge paralelas kun la vilaĝa vojo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turpinto estas piramida. Ĉe flanko de la navo antaŭĉambro kun enirejo plene reliefas. La rektangula absido havas apogpilierojn. Interne kaj ekstere la muroj estis blankaj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun foto
- [1]
- [2] Arkivigite je 2016-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
- [3]