Kamerego de Orlamünde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kamerego de Orlamünde

burga ruino
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 46′ 37″ N, 11° 31′ 41″ O (mapo)50.776911.5281Koordinatoj: 50° 46′ 37″ N, 11° 31′ 41″ O (mapo)
Kamerego de Orlamünde (Turingio)
Kamerego de Orlamünde (Turingio)
DEC
Kamerego de Orlamünde
Kamerego de Orlamünde
Situo de Kamerego de Orlamünde
Kamerego de Orlamünde (Germanio)
Kamerego de Orlamünde (Germanio)
DEC
Kamerego de Orlamünde
Kamerego de Orlamünde
Situo de Kamerego de Orlamünde
Map
vdr
Kemenate Orlamünde

La Kamerego de Orlamünde (germane Kemenate Orlamünde) estas la unusola restaĵo de burgo el la 11-a aŭ 12-a jarcento en Orlamünde, Germanujo, super la Saale-valo inter Jena kaj Rudolstadt. Temas pri la ununura turingia burgo kiu markitis sur la ĉ. 1300 farita t.n. Ebstorf-mondokarto.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Situo super la Saale-rivero

La unua mencio estas en paroĥa akto el la 1194-a jaro referencante je eĉ pli malnova fonto de antaŭ 1067. Sekve estis ĝi en la posedado de grafo Oto la 1-a (Vajmaro).

Estis la kamerego la kerno de la burgo estante nun la lasta konstruaĵo de la rempara komplekso; ankoraŭ ĉeestas la ringomuro kaj pordegaĵoj. Temis pri unu el la plej imponaj loĝturoj de Turingio barante la tutan montodorson kaj sekve la supozitan ĉefan ataklinion. La giganta tura tuto havas etajn lumenlasantajn fendojn kun enirejon en alteco de 9,5 metroj. Modelo por tia kastelburga konstrusistemo estas suditala.[2]. Poste estiĝis en Turingio ankoraŭ aliaj kameregoj.[3] Similaj kameregoj troviĝas en Ziegenrück kaj Reinstädt, kiu ankaŭ estas super la Saale-rivero.

Venkis en la komplika heredkverelado pri al Graflando Vajmaro-Orlamünde la pranepo Hermano de la filino d ela grafo Oto (Vajmaro), kiu eknomiĝis sin grafo de Orlamünde. Post la detruo de la Burgo de Vajmaro iĝis Orlamünde la ĉefa sidejo. Kaj konsekvence la grafoj de Orlamünde-Vajmaro intertempe iĝis la plej potencaj dinastianoj de tuta Turingio, kies dinastio poste separiĝis kaj malpligraviĝis. Post vendo kaŭzita per enŝuldiĝo en 1344 venis nenombreblaj novaj posedantoj. Kadukis la burgo servante kiel ŝtonrompejo publika. Fine restis nur la kamerego kiel la sola utiligebla konstruaĵo.

Ekzistas legendo pri iu blanka sinjorino de ĉeburge; modelo por tio estis Kunigunde von Orlamünde.[4] Proksime de la turo troviĝas mnumentoj por Friedrich Ludwig Jahn kaj la urbestroj Viktor Lommer kaj Hermann Julius Beyerlein.

Savo kaj novaj utiligoj[redakti | redakti fonton]

Kiam la burĝaro paŝon post paŝo emancipiĝis la kamerego restaŭritis. Sekvis uzo kiel grenejo kaj deponejo. En la 20-a jarcento ekis ĝiaj ripozuma kaj reklama uzoj. En la 1920-aj jaroj ĝi servis kiel teatrokuolisaro por legendaj surscenigoj laŭ la muro antaŭpordega, je kiuj oni venis eĉ el Lepsiko trajne. En la 1960-a jaroj enstalitis liberaera kinejo.[5]

Hodiaŭ ĝi estas okazigejo kaj klubejo de la surloka Porburga societo; aranĝitis ene eĉ eta regionhistoria muzeo kaj alirejo de tempo al tempo allasatas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Orlamünde ĉe burgeninventar.de
  2. Ekzemplo surloka estus la kastelo de la normanoj ĉe Paternò el 1072.
  3. Werner Mägdefrau, Rainer Lämmerhirt, Dana Lämmerhirt: Thüringer Burgen und Wehranlagen im Mittelalter. Eine Reise ins Mittelalter. Rockstuhl, Bad Langensalza 2001, ISBN 3-934748-43-0, p. 33 kaj 95–97.
  4. Rainer Hohberg: Die Weiße Frau von Orlamünde, TA, 24.8.2010
  5. Angelika Schimmel:"Filme zum Lachen und Nachdenken unterm Sternenzelt", OTZ, 26.6.2019

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]