Kannur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kannur
Kannur Skyline 3.jpg
Administrado
Poŝtkodo 670001 [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 11° 52′ N, 75° 21′ O (mapo)11.86888888888975.355555555556Koordinatoj: 11° 52′ N, 75° 21′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 2966 km² ( 296 600 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Situo de Kannur
Situo de Kannur

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Kannur [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Kannur, malajalame കണ്ണൂർ Pri tiu ĉi sono aŭdu estas marhavena kaj universitata urbego, sidejo de la samnoma distrikto Kannur en subŝtato Keralo en sudokcidenta Barato. Origino de la loknomo estas duba. Dum brita rego en Hindio Kannur estis konata kiel Cannanore.

Plaĝo kun domegoj en Kannur

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kannur situas sur la Malabara Marbordo havanta 8 km longajn marbordojn kaj 3 km longajn sablajn strandojn. Mangaloro troviĝas 128, Majsuro 144, Koimbatore 194, Koĉi (Barato) 231, subŝtata ĉefurbo Tiruvanantapuram 403, Mumbajo 838, Kolkato 1817, tutlanda ĉefurbo Delhio 1874 kilometrojn (aere) [1].

Urbodomo

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Kannur havis 232 486.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kannur estis grava komerca centro en la 12-a jarcento kun aktivaj komercaj rilatoj kun Persio kaj Arabio. La urbo apartenis al islama sultanlando, eĉ ĝi estis ĉefurbo. La portugaloj konstruis fortikaĵon en 1505, kiun la nederlandanoj konkeris en 1663. Ili modernigis la fortikaĵon, tamen ili vendis ĝin. Dum la 17-a jarcento Kannur estis ĉefurbo de islama sultanlando. La britoj konkeris la urbon en 1790 kaj utiligis ĝin kiel armea stacio. Ĝi funkciis kiel la brita armea ĉefsidejo sur la okcidenta marbordo de Hindio ĝis 1887.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kannur kun sia distrikto estas signifa tekstila kaj manfaraĵa centro, ankaŭ ŝatata turisma celloko por marbanantoj. Kannur heredis la britajn armeajn instalaĵojn, nun ĝi estas grava sidejo de armeo kun eduka centro.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En 2011 hinduoj havas la plimulton en Kannur kun 56.3% procentoj, ekzistas pli granda malplimulto de islamanoj (37.9%), ankaŭ kristanoj (5%).

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La malajala estas la administra kaj loka lingvo. La angla estas sufiĉe konata.

Kampuso en Kannur

Eduko[redakti | redakti fonton]

Kannur estas universitata urbego (de 1996), sed ekzistas ankaŭ armea akademio.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kannur situas en tropika musonklimato (Am) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe po 3306 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter decembro-aprilo malpli aŭ apenaŭ pluvas. La temperaturo varias averaĝe inter 23-32 °C.

Stacidomo de Kannur

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kannur havas vojan kaj fervojan kontaktojn laŭ la marborda trafiklinio, ankaŭ havas internacian flughavenon. Turistoj kaj fiŝkaptistoj uzas la havenon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans
Fortikaĵo de Kannur