Kantono Esch-sur-Alzette

El Vikipedio, la libera enciklopedio
w1
Kantono Esch-sur-Alzette

ne havas blazonon

canton of Luxembourg
Administrado
Lando Luksemburgio
Estas parto de Luksemburgio
Administra centro Esch-sur-Alzette
Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de januaro 2021[1]) 185 184
Loĝdenso 621 loĝ./km²
Geografio
Areo 243 km² (24 300 ha)
situo de la kantono en Luksemburgio
Kantono Esch-sur-Alzette sur la mapo de Luksemburgio
Geografia situo 49° 30′ 0″ N, 6° 0′ 0″ O (mapo)49.56Koordinatoj: 49° 30′ 0″ N, 6° 0′ 0″ O (mapo) [+]
Kodoj
ISO 3166-2 LU
Eksteraj paĝoj
La kategorio en la Komunejo Kantono Esch-sur-Alzette [+]
Pliaj informoj
LAU1-kodo[2] 00010
Rango laŭ areo 4 el 12
Rango laŭ loĝantaro 1 el 12
vdr

La Kantono Esch-sur-Alzette estas la plej suda kaj plej dense loĝata kantono de la Grandduklando Luksemburgio. Ĝi norde limas je la kantonoj Capellen kaj Luksemburgo, oriente je la kantono Remich, sude je la francia regiono Loreno kaj okcidente je la belgia provinco Luksemburgo.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La Kantono Esch-sur-Alzette ampleksas 14 komunumojn (nombroj de loĝantoj laŭ la stato de januaro 2021). Se en la sekva listo indikiĝas tri loĝlokaj nomoj, temas pri la franca, germana kaj luksemburga lingvoj, se indikiĝas nur du, la franca kaj germana formoj identas kaj la dua indikita nomformo do estas la luksemburga.

  1. Bettembourg (Beetebuerg) (11374)
  2. Differdange (Déifferdeng) (27869)
  3. Dudelange (Diddeleng) (21513)
  4. Esch-sur-Alzette (Esch-Uelzecht) (36228)
  5. Frisange (Fréiséng) (4769)
  6. Kayl (Keel) (9668)
  7. Leudelange ( Leideleng) (2704)
  8. Mondercange (Monnerëch) (6982)
  9. Pétange (Péiteng) (20084)
  10. Reckange-sur-Mess (Reckéng op der Mess) (2634)
  11. Roeser (Réiser) (6560)
  12. Rumelange (Rëmeleng) (5613)
  13. Sanem (Suessem) (17895)
  14. Schifflange (Schëffleng) (11291)

Notoj[redakti | redakti fonton]